Enkomputiligis Don HARLOW

Ribelo de la vortoj

de Gyorgy BALINT (1906-1943)

elhungarigis Albert REIBER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 182-184


Mi sonĝis pri tio, ke la vortoj ribelis kaj defiladis, kiel iam la nekontenta popolo de Romo al la Sankta-Monto. Antaŭe jam delonge malkvietiĝis la tuta vortaro. La vortoj susurante kaj sibladante plendis pri indignoj, tiom forte, ke mi preskaŭ vekiĝis. Ili koncentriĝis en furoran deklamĥoron kaj interrompis la silenton per similaj plendadoj:

-- Senhonorigo! Oni suferigas nin de tago al tago pli kaj pli! Oni banaligas, miskomprenigas niajn originalajn signifojn. Konstante ni eluziĝas, ni fariĝas jam tute senvaloraj kaj se ni plu toleros tion, baldaŭ ni havos jam nenian sencon!

-- Bone, ke oni mencias min, -- kriis nun akre la vorto "senco". -- La plej granda maljusteco okazas kun mi. Ĉiu sensenca babilemulo elparolas min; oni konstante uzas min por la plej kanajlaj celoj. Kredu min, sinjoroj, ke mi jam longe havas nenian sencon kaj ĉi fakto -- estu lojala -- estas fatala en mia fako.

-- Li pravas! -- muĝis responde la deklamĥoro. -- Tion ankaŭ aliaj diras. Nia kolego, nomata "Spirito" ankaŭ plendas: oni tiel traktadis ĝin, ke ĝi jam ne plu sin sentas spirito, sed fantomo, kiun neniu kredas reala. La verbo "ami" minacas nin ploradante, ke ĝi mortigos sin, ĝi ne povas jam toleri la tre oftan trouzon. Oni uzas ĝin tiel hontinde por servi la plej suspektindajn interesojn, ke ĝia vortradiko sin naŭzas. Similaj indignoj turmentas niajn plej multajn verbojn: oni konjugacias ilin hontinde. Kaj tio la substantivojn koncernas, oni uzas ilin por portado de ŝarĝoj. Ili devas treni tiajn konceptojn, al kiuj ili havas nenian rilaton. La atributoj freneziĝas pro indignoj, ĉar ili perdis siajn kolorojn dum la malpura laboro kaj nun ili ĉiuj estas grizaj. Malbonaj verkistoj kaj nekleraj korespondantoj en la komerco kaj malnoblaj oratoroj tenas nin en brutala stato. Ni devas servi ĉion por ilia idiotismo kaj malico. Ĉu ni vivas por tio? Ĉu ni uzu por tio niajn plej belajn afiksojn? Ĉu ni evoluis por tio dum jarmiloj el la ŝtonhakilaj felharkorpaj interjekcioj al inteligentaj, kleraj, altgradaj esprimiloj?

-- Kaj ĉu por tio oni devis nin abstraktigi? -- stertoradis dolorplene la abstraktaj vortoj.

La ekscito de la ribelantaj vortoj kreskis de minuto al minuto. Entuziasmaj agitantoj kuradis de paĝo al paĝo: la konjunkcioj, kiujn trafis la plej multaj indignoj. La "kaj" pasie skuis siajn pugnojn kaj asertis per tute nekutima, drama vervo, ke neniam plu ĝi kunligos konceptojn, kiuj ne koncernas unu la alian.

-- Ne plu mi esvos partoprenanto de la mondotrompo! -- ĝi kriegis kaj ĝia modesta kunulo, la muta streko kapjesis aprobante.

-- Ankaŭ mni ĉesas labori! -- ekkriis ekscitplene la "sed" -- depost nun mi esprimas la kontraston laŭ mia propra plaĉo. Kial mi devu, ekzemple, diri: "malriĉa, sed honesta", kial mi ne povu diri foje jam: "riĉa, sed honesta"?

Flanke de la ekscititaj konjunkcioj, la prepozicioj instigis plej intense la ribelon. Ili -- bedaŭrinde -- kapablis nur ekekrii kaj tial ili malfacile plendadis pri siaj indignoj. Ili havis dolorojn pleje pro tio, ke oni aplikis ilin erarmaniere. Ekzemple tiel: "al la popolo", dum !a vereco staras "de la popolo". Ankaŭ la adverboj partoprenis la invadon kun forta decidemo. La giganta amaso de la vortoj ĉiam pli minace muĝis. Ĉi amaso ondadis, kirliĝis, sed ĝia movo akiris ĉiam pli da celkonscia ritmo, ĉiam pli da rekta direkto. Fine la ribelantaj vortoj ekiris je nehaltigebla marŝo al nekonata celo. La vortaro dum minutoj malpleniĝis: nur kelkaj apenaŭ uzataj monstroj restis surloke, kiel ekzemple la "reinfanĉambriĝo", " ekdekomencoĝisfinlegi" aŭ kelkaj altruditvaj novaj vortoj, kiel "primavero", "kindergarteno".

En la rondo de la homoj estis baldaŭ rimarkeblaj la sekvoj de la ribelo. La homoj senpove ŝanceliĝadis, gapadis kaj ili ne plu estis kapablaj regule mensogadi, klaĉadi, trompi kaj verki popularajn librojn. Pli poste ili apenaŭ povis eĉ rabi kaj murdi, ĉar en nia evoluiĝinta, distingita mondo ankaŭ rabi kaj murdi ne eblas sen vortoj. Tiamaniere post surprize malionga tempo disfalis la tuta civilizacio.

Kaj la vortoj, en sia nekonata, nova hejmlando vivis feliĉe kaj libere. Ili forgesis la jarojn de la mizero kaj enhonorigo. Ili kreis riĉan kaj profundan sencon, por si, laŭ siaj propraj konsciencoj kaj ili pliriĉiĝis per tute novspecaj, koloraj kaj belsonaj partikloj. Ili eĉ hodiaŭ vivus, se mi ne estus vekiĝinta.

(1938).