Enkomputiligis Don HARLOW

Du leteroj de L. L. Zamenhof

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 paĝoj 161-163


Ĉiuj esperantistoj, kiu konscias la profundan signifon de Esperanto, konas kaj studis tiun oficialan paroladon de Zamenhof antaŭ la Ĝeneva Kongreso, kaj ne forgesis, kiel li tie difinis la "internan ideon" t. e. "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj". Sed eble ili ne scias, inter kiaj cirkonstancoj ĝi estis naskita, nek kian rilaton ĝi havas precize kun la tiam publikigita "homaranismo". La du ĉisubaj leteroj, kiujn Zamenhof skribis antaŭ tiu kongreso al sia samgentano, la franca okulisto D-ro Javal, tion pli klare diros.

(N. de la R.)

18/III 06

Kara Sinjoro!

... Pri la stato de aferoj en Varsovio mi povas diri al Vi nenion novan. Vi scias, kredeble, ke jam de tre longe ni havas "staton militan", t.e. la tuta loĝantaro de nia urbo estas plene elmetita al la dispono de la administrantoj kaj de la militistaro. Tuj en la komenco de la vespero ĉiuj pordoj de la domoj estas fermataj, la tutan tagon kaj nokton patroloj militistaj promenadas en la stratoj kaj haltigas ĉiun, kiun ili volas; neniu estas certa, ke pro ia suspekto li ne estos subite arestita kaj tenata longan tempon en malliberejo, aŭ ke ia erara kuglo ne trabatos al li la kranion. Farado de kunvenoj estas nun ligata kun tiel grandaj malfacilaĵoj kaj danĝeroj, ke nia Varsovia Societo Esperantista jam de 5 monatoj tute ne funkcias. Tamen al ĉio ni jam alkutimiĝis, kaj ĝi ne estas jam por ni tiel terura. Por mi persone la plej malagrabla estas nur tio, ke mi nun en Varsovio tute jam ne vidas homojn: mi vidas nur rusojn, polojn, hebreojn k.t.p., kaj ĉiuj sin reciproke malamas kaj ĉiu pensas nur pri sia nacio. La plej malfeliĉa estas la situacio de la hebreoj, ĉar la rusoj postulas, ke ili estu rusoj, kaj la poloj postulas, ke ili estu poloj. En nia regno ĉiuj universitatoj estas fermitaj; en nia urbo eĉ la gimnazioj estas preskaŭ tute sen lernantoj, ĉar la poloj postulas, ke ĉiu (eĉ ne polo) lernu ĉion nur en lingvo pola. Mia filo devis en tiu ĉi jaro jam fini la gimnazion; sed ne dezirante, ke li miksu sin en la bataladon de la nacioj, mi devis tute elpreni lin el la gimnazio kaj nun li "pendas en la aero" ...

9/IV 06

Kara Sinjoro!

Laŭ la deziro esprimita en Via letero No 7 mi sendis al Vi antaŭ 10 tagoj kelkajn ekzemplerojn de la broŝuro pri "Homaranismo". Mi volis tiam ankaŭ skribi kelkajn vortojn, sed en mia familio okazis malfeliĉo, kiu por kelka tempo faris min nekapabla korespondi, nome: post mallonga malsano mortis la sincere amata patro de mia edzino.

Nun mi revenas al la enhavo de Via lasta letero. Mi scias tre bone, ke ni havas ankoraŭ antaŭ ni tre longan kaj malfacilan bataladon, ĝis la ideo de lingvo internacia venkos; sed mi estas tute konvinkita, ke la afero nun estas jam sole demando de tempo, ke ĝi jam neniam mortos kaj pli aŭ malpli frue nepre venkos.

Pri la ideo de homaranismo mi scias tre bone, ke nun ĝi en Francujo havos nenian sukceson kaj en la nuna tempo ĝi trovos tie nur atakon kaj ridon; sed, konante la grandan kaj noblan francan popolon, kiu la unua proklamis la rajtojn de "homo", kiu plene ensorbis en sin la ideojn de la granda revolucio, -- mi estas tute plene konvinkita, ke pli aŭ malpli frue (eble eĉ tre baldaŭ) la francoj pli ol ĉiuj aliaj forte entuziasmiĝos por la homaranismo kaj fariĝos la apostoloj de tiu ĉi ideo por la tuta mondo. Estus tre bone, se iu el Viaj konatoj volus traduki la broŝuron en lingvon francan kaj dissendi ĝin al la ĉefaj francaj gazetoj, kiel "kuriozan novaĵon el Rusujo", kun malgranda antaŭparolo, ke "en la multepopola Rusujo naskiĝis nun nova stranga sekto, kies esencon montras la dissendata broŝuro". En la komenco la gazetoj aŭ ridos, aŭ tute silentos, ĉar eĉ tiuj personoj, kiuj aprobas la ideon, timos tion ĉi konfesi; sed pli aŭ malpli frue troviĝos iu, kiu kuraĝos diri, ke la ideo povas esti justa por la diversgenta Rusujo (ne por Francujo); poste aperos dua, kiu diros, ke la ideo povas esti justa ankaŭ por kelkaj aliaj landoj; poste oni jam kuraĝos ekparoli pri ĝia justeco ĝenerala ... kaj iom post iom la ideo de absoluta interhoma justeco kaj frateco donos fruktojn, kiujn ni nun tute ne povas antaŭvidi.

Vi ridetos certe pri mia optimismo; sed ĝi estas mia profunda kredo; kaj en ĉiu okazo estas utile fari provon.

Kiel profunde mi kredas, ke post vintro ĉiam devas veni printempo kaj post nokto ĉiam devas veni tago, tiel same profunde mi kredas, ke pli aŭ malpii frue devas veni !a tempo, kiam ĉiu lando apartenos ne al tiu aŭ alia gento, ne al tiu aŭ alia religio, sed al ĉiuj homoj, kiuj en tiu lando naskiĝis kaj loĝas.

Via,

L.L. Zamenhof.