Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭto-ekskurso

de Achille GREGOR

elĉeĥigis J. CHVOSTA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 294-298


Oni ĉiam rakontas pri Hanzelka kaj Zikmund! Sed ankaŭ mi vojaĝis per aŭtomobilo kaj mi travivis multon. Nature, ekzemple en Suda Ameriko kaj sur Samojedaj Insuloj mi vere ne estis, sed mi povas fiere proklami: en la vilaĝo Kropaĉova Vrutice mi estis kaj mi rememoras pri tio. Kiel oni diras: vidi la urbon Napoli kaj morti, do mi ankoraŭ ne estis vidinta la vilaĝon Kropaĉova Vrutice kaj mi povis morti iom da fojoj. Mi vojaĝis tien kun la pentristo Smolka en ĉijara Junio. Jam la starto estis ekscita.

"Atentu -- bremsu kaj malfermu la gas-elpuŝon!" vokis mia patrino el la fenestro. Ŝi estas konvinkita, ke oni ĉiam devas bremsi la aŭton, por ke ĝi ne veturu tro rapide. Laŭdire la vetveturantoj ne bremsas kaj tial ili veturas tiom rapide. Sed laŭdire oni ankaŭ devas malfermi la elpuŝon dum la bremsado, aliokaze la kunpremataj gasoj trarompiĝas en la internon kaj sufokas la vojaĝantojn. Tial ŝi opiniis, ke la malfermitaj veturiloj estas pli sanaj.

Ĉar ŝi dum ĉiu veturado ĉiam nepre postulis malfermi la gas-elpuŝon, unufoje mia bofrato trankviligis ŝin per tio, ke li sur la ŝoseo turnis la ŝaltilon de la direkt-montriloj. Tio estis malfeliĉa ideo. La patrino memoris tion kaj decidis, ke ŝi mem inspektos la danĝeran gas-elpuŝon, ĉar la bofrato estas tiel malatentema. Do ĉiuj alveturis ĝis la vojkruciĝo antaŭ la Hlavka-ponto, kie staris policano. Ĉe la veturilo sursaltis dekstra direkt-montrilo, li do donis signalon dekstren per la semaforo. Sed la bofrato haltigis. Tiam la policano ofendiĝis kaj signalis la verdan por la rekta direkto. En la sama momento la bofrato ekveturis, sed samtempe ankaŭ la patrino malfermis la elpuŝon, aŭ ŝi almenaŭ opiniis fari tiel, ĉar sursaltis la maldekstra direkt-montrilo. La policano volis kontentigi kaj ŝanĝis la signalon en tiun direkton, sed la aŭto ne ĝiris kaj veturis rekten. La afableco de la policano en tiu momento rapide malaperis. Li forsaltis de sia postenloko, haltigis la veturilon, monpunis la bofraton pro malprava veturado, sendis lin en dimanĉan kurson kaj proponis kuracistan konsultadon, ĉar li estis konvinkita, ke la bofrato estis akromatopsiulo.

Kontraŭe la patrino asertis, ke la bofrato veturis prave, sed ke la policano spitis ĉion al li. Ekde tiu tempo ŝi ne favoras la trafikan policon kaj asertas, ke la semaforo ne parolas tiom kaj estas malpli multekosta.

Do kiam antaŭ la ekveturo vokis al ni la patrino: "Atentu -- bremsu kaj malfermu la elpuŝon!" Smolka rigardis reen, svingis la manon kaj trankvilige ekkriis: "Estu sen zorgoj, sinjorino -- " Li volis ankoraŭ ion aldiri, sed li ne diris, ĉar rigardinte reen, li enveturis sur la trotuaron, batrompis la foston kun trafik-averto, sufiĉe fortikan, renversis tri cindrujegojn kaj pro ekscito li premis la klaksonon, kiun li enkojnis kaj kiu senĉese sonegis. La cindrujegoj freneze saltis de sur la deklivo, dum el ili kirliĝis la cindro, kiu ŝvebis en la aero kaj en kelkaj momentoj formis en la strato netravideblan vualon, kvazaŭ ĉe maristaj manovroj. En ties interno knaregis la klaksono, malĝojkriis la infanetoj, ekscite bojis la hundoj kaj vokis la patrino: "Malfermu la elpuŝon, malfermu la elpuŝon!", ĉar ŝi timis, ke io okazos, kvazaŭ ankoraŭ io povus okazi.

Kiam la nubo de la cindro iomete disiĝis, la strato aspektis sufiĉe alilanda. Ĝi ne similis la Holeĉek-straton, ĝi pli eble aspektis kiel Pompaei kaj Herculaneum. Du cindrujegoj intertempe haltis malsupre, en stando meze inter la florbrasikoj kaj mirabeloj, kaj la tria veturis en la trenvagono de la tramo numero dekkvin en la direkto al la vojkruciĝo ĉe Anĝelo. Kaj la amiko Smolka kun la cindro en sia hararo sidis sur la trotuaro kaj plorsingultis, ĉar li estas tre sentema kaj ĉia ajn bagatelaĵo tuj perturbas lian ekvilibron.

Kiam mi diskurigis la homamason, kiu nur tre malfideme akceptis la aserton, ke oni ne filmas la religian dramon: "Neniigo de Nineve", ni ascendis kaj ekvojaĝis en la direkto al Kropaĉova Vrutice. Malantaŭ ni resonadis teruregaj eksplodbruoj, kvazaŭ eksplodus unuopaj partoj de municia tenejo. Mi laŭte opiniis, ke verŝajne la strato estas subminita, sed Smolka klarigis al mi, ke tio devenas el la gas-elpuŝo -- ĉar, kiel li diris -- la motoro estas ankoraŭ malvarmiĝanta, kvankam la termometro montris tridek gradojn en la ombro. En pafilegaj salvoj, ĉe kiuj la homoj elkliniĝis el la fenestroj kaj elkuris sur la trotuaroj, kredante firme, ke ni moviĝas per fuzaĵa motoro, ni forlasis la ĉefurbon Praha. Mi iomete regajiĝis, ĉar estas trajto de mia karaktero resti plej eble diskreta, kaj mi interesiĝis pri la trafik-avertoj, kiujn ni estis preterveturantaj.

La respondoj, kiujn mi ricevis el ili, vekis etan surprizon en mi. Mi ne supozis ĝis nun, ke oni tiom zorgas pri la ŝoforoj. Nur pli poste oni min instruis, ke tio, kion Smolka klarigis kiel amikan averton pri proksimeco de rapida refreŝigo, signifas nur "mallarĝiĝon de la veturvojo". Ankaŭ la kurblinio en la triangulo, kiun li klarigis per tio, ke en la loko estas multaj serpentoj, signifis ĝuste nur la vojkurbiĝon. Kaj ankaŭ la rado kun nigra strio transe ne signifas: "Atentu la funebran procesion!", kiel li asertis, sed la finon por limigo de la rapideco.

Guste, kiam li estis klariganta al mi, ke homfiguro meze de nigraj punktoj estas averto, ke en la arbaro troviĝas mirteloj, forŝiris sin nia tegmento kaj leviĝis malantaŭe tiel, ke oni povis pensi, ke ni moviĝas sur la ŝoseo pere de inteligente konstruita velveturado.

Sed Smolka ne tro atentis tion. Li veturis kontraŭ la deklivo kaj klopodis solvi la problemon, kiel envicigi la duan rapidon. Li plej ofte eraris envicigante anstataŭ tiu ĉi la rapidon reveturan, ĉar ambaŭ oni envicigis laŭ la sama maniero. Tute sen klopodo li sukcesis envicigi la reveturan rapidon en la momento, kiam ni situis en la mezo de la deklivo. La motoro ekbruegis kaj ni freneze ne nur veturis malsupren, sed suprenveturis ankoraŭ en la mezon de la antaŭa deklivo. Tie Smolka sprite ekbremsis.

Ni forlasis la veturilon, kiu tremis kvazaŭ rathundo kaj kies ĉiu lada parto estis tiel varmega, ke oni povus sen malfacilo friti platkukojn sur ĝi. Smolka deklaris, ke la magneto de la motoro provizore ne funkcias, tial li verŝajne ne surveturos la deklivon. Mi kompleze kredis lin. Mi kredus lin, eĉ se li konstatus, ke ne funkcias pli multo krom la magneto.

Poste li ordonis al mi, ke ni ŝarĝu la veturilon per iom da brulŝtipoj el la kuba metro da ligno apud la arbaro. La veturilaĉo tiel ŝarĝita gajnas la rapidecon el sur la deklivo kaj surveturas la kontraŭan dekliven per la impeto de la ekveturo. Mi opiniis, ke tio estas la teoremo de Pythagoras, kaj tial mi portis la brulŝtipojn kun li. Poste ni enveturiĝis kaj Smolka malstreĉis la bremson. Kio okazis, tion oni povas kompari nur kun la momento, kiam mi foje enpaŝis sur tria etaĝo lifton, kiu tie ne estis.

Ni ekruliĝis el la arbaro per la rapideco de forŝirita vinĉo. Kiel unu el militveturiloj de Zizka, ni rulfalis antaŭen, sed tie ne estis krucanaj militistoj, nur valeto.

Tuj nia tegmento perdiĝis kaj malaperis en la malproksimo kiel timigita vesperto. Mi perdis spiron, mian papilikravaton kaj tufon da haroj sur iu ne tre alta branĉo de sovaĝa sorpo. Poste Smolka ekkriaĉis kaj mi elpuŝis la brulŝtipojn. La brulŝtipoj forfalis kaj la veturilo ekveturis tiel rapide, ke sango elfluis el mia nazo. Ankaŭ Smolka estis bluiĝinta kaj liaj piedoj frostis.

Pro verŝajna perdo de juĝkapablo ni daŭrigis la veturon. Ni traveturis ian senhoman vilaĝon, el kio mi konkludis, ke iu telegrafe avizas pri la direkto de nia veturo. Poste ni traflugis aleon de tilioj, kie la branĉoj de arboj vangofrapis nin. Kaj poste la veturilo haltis kaj Smolka konstatis, ke la alkonduko de la benzino estas plenŝtopita.

Pri tio, kio poste okazis, mi skribas nur kun certa malplezuro. Mi ne emas konduti tiel montriĝeme, sed Smolka devigis min, ke mi suprenrampu sur la malvarmigilon, rajde eksidu -- dorson kontraŭ la veturdirekto -- kaj blovu en la benzinujon. Tiel ni aperis en Kropaĉova Vrutice. Multaj piedirantoj kuris trote apud la veturilo kaj postulis senpagajn enirbiletojn, ĉar ili konjektis, ke alveturas cirkartistoj.

En la vilaĝon Kropaĉova Vrutice ni alveturis ĉe kora intereso de la tuta publiko, ĉar Smolka, kiu ne vidis trans min, breĉis arbetaĵan barilon kaj enveturis en la vilaĝan parkon. Antaŭ ol li orientiĝis, li jam veturis sur la trikoloretoj ĉirkaŭ la monumento. Tiel ni finis nian aŭto-ekskurson.

Hodiaŭ mi estas preskaŭ sana. La kuracisto, kiu flegas min, asertas, ke mi suferas je io, kio nomiĝas aŭto-fobio. Sed mi opinias, ke temas pri aŭto Fiat.


Rimarkoj

Hanzelka kaj Zikmund -- du ĉeĥaj inĝenieroj, kiuj per aŭtomobilo traveturis Afrikon kaj Amerikon.

Zizka (legu: Ĵiŝka): armeestro de la ĉeĥaj popolarmeoj (15-a jc.), kiu helpe de batalveturiloj sukcese batalis kontraŭ la krucmilitistoj. Oni rakontas, ke Zizka foje rompis la liniojn de la malamikaj rajdistoj, sendinte kontraŭ ilin de sur la deklivo veturilojn ŝarĝitajn per ŝtonoj.