![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Betulo korte kisas nubojn, aŭroras froste kristalbril', kaj ŝiajn blondajn harojn vento ŝaŭmigas. Mildo kaj trankvil'. Kiel kariko apudlaga ŝi klinas sin penseme: ran' pulsante, pene, saltmeditas sub la scivol' de ŝia man', dum kveras ŝia kor' kuraĝe sub diafano de l' skrupul' kaj lante tra l' matenaj herboj aldrivas flokoj de nebul'. |