Enkomputiligis Don HARLOW

Kankro-rulaĵoj

de Raymond SCHWARTZ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 221-225


Ne ĉiuj miaj amikoj estas teretaĝaj banaluloj. Kelkaj el ili atingis certan kulturgradon kaj ankoraŭ aliaj eĉ distingiĝis en la altaj sferoj de l' scienco. Inter la lastaj mia preferato estas Paul Hennemotte, ne nur ĉar li estas vere tre simpatia homo, sed ankaŭ lia scienco povas esprimiĝi sen la helpo de hermetika ĵargono. Ĝi parolas la klaran lingvon de l' ĉiutaguloj kaj komunikas senchavajn rimarkojn pri agrablaj konkretaĵoj. Paul Hennemotte, nome, estas gastronomo.

Kiam li aŭdis, ke mi intencas veturi al la sudfranca marbordo, li ĝentile dekretis: "Vi ne faros tiun eraron envagoniĝi iun vesperon en Parizo por vekiĝi la sekvantan matenon jam en Marseille! Neniu saĝulo konsentos pasi tra nia benata Burgonjo ne haltante tie almenaŭ la daŭron de du aŭ tri ĉetabliĝoj. Vi uzos vian aŭtomobileton, kaj se ĝi estas nur astme anhelanta kesto, des pli bone! Lasu al ĝi, kiel eble plej ofte, okazojn por ripozadi en la lando de l' afablaj kaseroloj. Tion vi ne bedaŭros. Nepre dediĉu unu etapo-paŭzon al Dorignoles, ĉe la hotel-restoracio de l' Plena Trogo. Por vespermanĝi vi komencos per ilia leporpasteĉo, stufita en Chablis-vino. Vi hezitos inter la porkpiedo sub truftavolo kaj la ŝafidaj renpecetoj flamumitaj laŭ maniero de l' mastrino. Poste mi konsilus iun neŭtralan pladon, por paciencigi la stomakon. Eble bovaĵon kradrostitan super vitligna fajro. Kaj tiam gustumu kun maksimuma plezuro la farĉitajn fungojn! Oni prezentos ilin ne dronantajn en grasaĵo, kio estas ĉiam humiliga por kreskaĵoj rikoltitaj la saman posttagmezon, nek perfortitajn per troa dozo da ajlo, kio estas murdo senekskuza, sed ankoraŭ firmajn, vivantajn, elŝvitantajn apenaŭ larmeton da oleo, kio metos sub vian palaton la instigan sensacion de ŝimgusta arbargrundo. Aprecu tiun regalon kaj reprenu vian glason nur kun la fromaĝoj. Ankaŭ ili estas super ĉiuj laŭdoj, kondiĉe, ke vi elektos la ĝustan vinon. Ili havas ankoraŭ Mercurey 1929, la grandioza jaro!"

Kiaj ravantoj, tiuj gastronomoj! Ili scias pentri la tabloplezurojn per tiaj koloroj, helpe de elvokivaj ŝmacetoj kaj kisante siajn fingropintojn tiel avide, ke jam antaŭĝue via lango leketas la lipojn! Kompreneble do, ke mi sekvis la konsilon de Paul Hennemotte. Kaj tiel okazis, ke unu malfruan posttagmezon fine de Julio, dekdu kilometrojn post Carengy mi forlasis la ĉefŝoseon por uzi flankvojeton kondukantan al tiu fama Dorignoles, kien, cetere, mi neniam alvenis.

Mi komprenas nenion en la aŭtomobila mekaniko. Sed tute obstrukcita tiudirekte mi tamen ne estas. Kiam odoraĉas je brulanta ledo aŭ kaŭĉuko, je lado memkonsumiĝanta, kiam krome leviĝas el la motorregiono suspektinda fumkolono, ankaŭ mi kapablas konkludi, ke io funkcias ne normale. Tiam ankaŭ mi scias, ke plej saĝe estas senmoviĝi ĉe la vojrando kaj atendadi helpon de la plej proksima preterpasanta aŭtomobilisto, ĝenerale pli kompetenta ol mi. Kaj tiel estis. Ankaŭ li venis el la direkto de Carengy. Tuj li haltis kaj informiĝis kun hela rideto:

"Malfacilaĵoj?" kaj baldaŭ li konstatis: "Ne mirige! Via akvujo estas tute seka kaj ... truita. Jen la definitiva paneo. Sed vi estas bonŝanca."

"Bonŝanca?" mi ekdubis.

"Sinjoro", li klarigis, "vi ne povis trovi lokon pli oportunan por panei. Restas apenaŭ kelkcent metroj ĝis Baduroc, la proksima vilaĝo. Kaj en Baduroc ili preparas la plej famajn kankro-rulaĵojn el la tuta regiono. Ĉe Pierre-Ange. Vi mem gratulos vin pro via paneo."

"Sed mi havas nenion por fari en Baduroc. Mi volas ĉetabliĝi en Dorignoles."

"Ne hodiaŭ, sinjoro, -- ne hodiaŭ! Unue la garaĝisto devos ripari vian akvujon. La vojaĝon vi daŭrigos morgaŭ. Vidu, mi havas en mia ilarkesto fortikan ĉenon kaj trenos vin ĝis Baduroc. Mi ja mem iras tien pro la kankro-rulaĵoj de Pierre-Ange kaj se vi ne kontraŭstaras, ni manĝos kune."

Tiel mi konatiĝis kun Philibert Frondace, veterinaro en Carengy, kiu konis ĉiujn bonajn gastejojn ĉirkaŭ Dijon kaj Mâcon, kaj kiu, ĝuste hodiaŭ, deziris manĝi kankro-rulaĵojn ĉe Pierre-Ange. La sinteno de sinjoro Frondace inspiris fidon je l' unua vido. Tipa specimeno de Burgonja bonvivanto. Lia lumanta fizionomio, en kies mezo eksterordinare vigla nazo ŝajne ĝuis propran aŭtonomion, invitis al senretena amikiĝo. Krome, ĉu restis al mi alia eliro el mia stulta paneo? Adiaŭ do, farĉitaj fungoj! Bonvenon do, kankro-rulaĵoj!

Sed kio estas tiuj kankro-rulaĵoj? Mia simpatia savanto klarigis kun palpebla plezuro: "Certe, vi jam manĝis ezok-rulaĵojn. Eĉ en Parizo oni konas ilin. Inter ni, vi trovos la plej bonajn en Lyon, ĉe Panjo Filioux, sed ankaŭ ĉe Point, en Vienne, ili estas pli ol perfektaj. Nu, anstataŭ aldoni al via pasto pistitan ezokon, vi enmetas la vostkarnon, fajne hakitan, de kankroj, kuiritaj antaŭe, kiel kutime, en tre spicita buljono. Bone miksu tion ĝis vi havos tute homogenan pastaĵon kaj knedu el ĝi rulaĵojn", -- sinjoro Frondace mimis la geston frotante unu manplaton kontraŭ la alia -- "kiujn vi lasos kelkajn minutojn en akvo preskaŭ-bolanta. Surtabligu kun botelo da Pouilly-Fuissé kaj ĉiuj anĝeloj de l' paradizo envios vin. Tio estas la fundamenta principo de l' preparado, sed ĉiu kuirestro havas sian propran recepton. Tiurilate Pierre-Ange superas ĉiujn siajn kolegojn je cent ulnoj. Kaj nun ni ne perdu pluan tempon."

Dank' al la ĉeno de sinjoro Frondace ambaŭ veturiloj alvenis facile en Baduroc, kie ni lasis la mian antaŭ la garaĝo-riparejo de Auguste Donadieu "ĝis morgaŭ matene."

Verdire, Baduroc ne estas vilaĝo. Ĝi havas la aspekton kaj la amplekson de urbeto, kun longa ĉefstrato, kun pluraj, eĉ kruciĝantaj vojoj kaj pitoreska placeto ĉirkaŭ fontanmonumento. Mi tuj komprenis, ke ĝi havas certan altirforton, eĉ se nur gastronomian, ĉar antaŭ la restoracio de Pierre-Ange estis viciĝintaj tiom da aŭtomobiloj, ke sinjoro Frondace ne povis loki la sian sur la fasad-flanko. Ni trovis liberan terenon nur malantaŭ la domo, apud la kortopordeto de la hotelo. Sed tie estis iom deklive kaj dezirante malhelpi eventualan ekruliĝon de l' veturilo dum nia foresto, ni serĉadis ŝtonon por kojnŝovi ĝin sub unu radon. Nu, trovu ŝtonon en la centro de Baduroc, kie la progreso vestis la stratojn per asfalto! Feliĉe, la pordeto, antaŭ kiu ni haltis, estis duonfermita, tiel ke mi povis rimarki sur la korteto amason da sekiĝantaj lignopecoj. Vere estas, ke sur la pordo granda ŝildo avertis: "Eniro strikte malpermesita", sed oni scias, kiom valoras tiaj avertoj en Francujo. Kaj mi eniris. Lumstrio, pasanta tra fendeto de fenestrokovrilo, tuj altiris mian atenton. La blindigita fenestro, apenaŭ super la ternivelo, apartenis al la keletaĝo. Nevole mi proksimiĝis. Tie estis la kuirejo de Pierre-Ange, hele lumigita. Inter grandaj fornoj tuta seso da kuiristoj kaj helpantoj manipulis adekvatajn ilojn dum unu dika viro, giganto, kun surkape la plej alta kuiristĉapo, kiun mi iam vidis, agitiĝis senpaŭze sub mia fenestro. Lia supra korpoparto estis tute nuda kaj -- pro la staturo de la giganta viro tiu konstato mirigis min -- tute senhara. El granda ujo sur apuda tableto li ĉerpis rapide, per ambaŭ manoj, iun flavan paston, kiun li frotis, per ĉiu mano aparte, kontraŭ la nuda brusto tiele produktante ĉiufoje du rulaĵojn! Jen do kiel li foruzis ĉiujn brustoharojn! Pro la streĉa laboro, pro la temperaturo de l' kuirejo, ŝvitriveretoj kaskadis senhalte de lia frunto, de la tuta vizaĝo, de la larĝa brusto mem, tiel abunde, ke la rulaĵoj seninterrompe formiĝantaj, renoviĝantaj, ne sufiĉis por ilin forsorbi. Estis interese konstati, kiel rapide kreskas la amaso da pretaj rulaĵoj. Ja ĉiufoje po du! Interese sed ... ne apetitveke. Mi gestis al sinjoro Frondace, ke li venu rigardi. Ĉe tiu spektaklo li preskaŭ ŝtoniĝis. Dum longa tempo li restis muta. Fine lia sendependa nazo donis la unuan vivsignon. Tiam li spiregis kaj furiozis:

"Ha skorzonero! Kia kanibalo! Kia naŭzulo!" kaj li seke decidis: "Sinjoro, neniam plu mi manĝos ĉe Pierre-Ange. Venu."

Vundite en sia gastronomia fiero li deziris ripari la nevolan misaĵon: "Ekzistas ankoraŭ alia gastejo en Baduroc, kiu ankaŭ havas certan famon, kvankam ne la reputacion de Pierre-Ange, sed ĉi lastan mi volonte mezurus per bastonaĉo! La kadro estas neluksa, la prezoj pli modestaj, sed ni manĝos bone." Kaj li pilotis min tra malvastaj stratetoj al la "Orhufa Kaprino", kie, je la plej granda ĝojo de mia gvidanto, ni trovis sur la menuo kiel unuan specialaĵon ... kankro-rulaĵojn! Mi devas konfesi, ke tiu delikataĵo tuj konvinkis min, ke sinjoro Frondace ne troigis siajn laŭdojn. Dank' al ĝi li retrovis sian bonhumoron. Ĉio estis bonega, nete prezentita, manĝaĵoj kaj vinoj, kaj ŝatinda ankaŭ la tolerema afableco de mildokula servistino, tiel ke du horojn poste ni estis amikoj poreternaj, konfititaj en siropa beateco. Antaŭ ol leviĝi de la tablo mia kunulo petis, ke oni venigu la kuirestron -- estis la mastro mem de la gastejo -- kiun li malavare komplimentis pri lia arto:

"... Ĉiuj pladoj estis zorge flegitaj sed pli ol ĉion ni aprecis viajn kankro-rulaĵojn. Ili estas vere noblaj, unikaj, grandiozaj kaj eltenas la komparon kun la plej renomaj. Gratulojn!"

"Dankon, sinjoro", modestis la mastro, "sed mi ne volas uzurpi fremdajn laŭrojn, Mi ne dubas, ke vi trovis la kankro-rulaĵojn bonegaj, ĉar ni ja ricevas ilin ĉiutage, freŝe faritajn rekte de Pierre-Ange. En tiu ĉi fako li estas nesuperebla. Li konas iun sekretan preparmanieron, kiun ankoraŭ neniu povis imiti."

Refoje la vizaĝo de sinjoro Frondace rigidiĝis. Eĉ lia nazo subite ŝajnis senanima. Fine, turnante sin af mi, li konkludis rezignacie:

"Mi timas, mia kara, ke ni malkovris la sekreton!"

Kaj ni mendis ekstre du Marc de Bourgegne por forgargari subitan postguston.