Enkomputiligis Don HARLOW

La skeleto

de Geraldo MATTOS

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 232-233


En tiu klaso, kie mi preparas
por la estonto ardaniman junon,
skeleto alta, nuda, blanka staras
kaj en skatol' evitas polvopunon.

Ho! dispolviĝi en nenion bonas,
post la tempestrapida vivokrozo!
Vin por la studo la lernant' bezonas
kaj vin senigas do je tombripozo.

Mi vin rigardas sciencistokule
de la blankkalka verto ĝis la plando
kaj timas vidi el la ostoj rule
elrampi vermon, grasan de la frando.

De la okulaj kavoj grandkrateraj,
la belon la retinoj jam ne fiksas
kaj la nazostaj truoj degeneraj
odoron de viol' kaj rozo miksas.

La dentoj inkrustitaj en makzelo
ostblanka premas unu la alian
kaj mordas en sovaĝo jam sen celo
kaj maĉas la nenion tragedian.

Ripkrada kaj senkarna brusto plata
ne sugestias pri levitaj mamoj
de junulino, per beleco flata
tentanta nin al entreprenaj amoj.

Mi tamen vidas ian sveltan ĉarmon
en la severfunebra ton' skeleta;
mi eĉ imagas, ke ĝi portis karnon
de junulino vigla kaj koketa!

Mi vidas ŝin per mamoj arogantaj
en fremdaj koraj veki mil dezirojn
kaj igi, per la koksoj pendolantaj,
ĵaluzi inojn kaj eksalti virojn.