Enkomputiligis Don HARLOW

Mario kaj la papilioj

de Ŝtefo URBAN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 paĝoj 226-230


Areto da bluaj papilioj dancis super glata ŝtono kuŝanta meze de l' fluo de herbeja fosaĵeto ĵus trapasanta la vojon. Mario haltis, kaŭriĝis kaj komencis observi la svarmon. La papilioj flirtas en aero, por momento iu aŭ tiu alteriĝas, atente kunmetas la flugilojn, dum du, tri aliaj papilioj leviĝas en elegantaj kurboj. Mario tre singarde proksimiĝis: du papilioj eksidis vid-al-vide kaj alterne svingas la delikatajn antenojn kvazaŭ en signala interparolo. Nenia dubo, la papilioj interkompreniĝas, Mario sentas tion. Sed estas malfacile kompreni ilian lingvon, treege malfacile; Mario ne sukcesas ..., ebie alifoje, negrave. Foje li tamen trovos la ĝustan ŝlosilon al ilia lingvo. La knabo rektiĝas kaj atente ĉirkaŭiras la lokon por ne dispeli la bluetan vibrantan svarmon. Ankoraŭ unu rerigardon: la papilia danco daŭras plu ...

La vilaĝa vojo kondukas al arbareto. Mario ridetas; ĉu post la arbaro troviĝas fabela lando kun ensorĉitaj kasteloj kaj drakoj? ... li ne kredas tion kiel Joĉjo. Iom aminde stulteta estas tiu Joĉjo. Mario havas jam pli maturajn imagojn kaj esplorinteresojn, li estas pli aĝa. Io alia estas la eta natura lageto, kiu sin kaŝas tie inter la salikarbustoj; ĝi havas siajn apartajn misterojn. Sur ĝia kvieta akvo majeste naĝas la flavaj florkronoj kaj larĝaj folioj de nufaroj, iliaj trunkoj tiriĝas kvazaŭ ankroŝnuroj en la profundo. Apude sur libera akvospegulo reflektas sin la helblua ĉiela maro kun blankaj nubetoj. En la momento, kvazaŭ celita sago, preterzumas libelo, subite haltas en la senmova aero, turniĝas kaj eksidas en admirinda ekvilibro sur folioj. Mario sidas sur la bordo kun rigardo fiksita al la flavaj floroj, cerbumas. Eble ne estas tiom stulte kredi, ke ekzistas iu fabela lando ...; nur, ĝi ne povas esti tute simple post la proksima arbareto. Oni ankaŭ ne povas iel facile vidi la duan mondon ..., samkiel oni ne povas facile aŭskulti kaj kompreni interparolon de la papilioj.

La maturaj homoj certe scias ion pri tiu nevidebla mondo, sed ili elturniĝas, ne volas paroli pri ĝi kun infanoj. Jes, ili ĉiam elglitas. Sed Mario scias, ke ne nur ĉiuj bestetoj parolas per sia propra lingvo, li scias ankaŭ, ke ekzistas eĉ la nevidebla sed efektiva mondo kun vivaj estaĵoj. Tiuj estas eĉ pli saĝaj ol la plej aĝaj homoj. Tia estas la afero: la homoj ne ŝatas paroli pri la alia mondo, ĉar ... nu, ĉar ili ne toleras ion pli perfektan ol si mem. Ankaŭ la instruisto prisilentas tiun ĉi homan honton.

Mario iras tre malrapide hejmen. Li pretas malkovri la sekreton sen la maturaj, tute sola. Nur se li havus la bonŝancon vidi almenaŭ unufoje tian nevideblan ... hmmm, aŭ ion similan. Ĝi ne devas esti ĝuste anĝelo, sed tia nevidebla ..., nu, versimile ĉiuj nevideblaj devus posedi flugilojn. Sed ankaŭ senflugilaj povas esti ...; negrave, almenaŭ unusolan volus por momento Mario vidi, nur por momento, kun aŭ sen flugiloj. Certe oni devas tre atente kaj singarde observi, ankoraŭ multe kaj multe pli gardeme ol ĉe la bluetaj papilioj.


E-A-D-G: Mario havas novan ludilon. Ĝi estas pli ol nura ludilo, la nova violono. Kun ĝi en la manoj li ne sentas sin plu eta knabo, sed matura homo, pli; Mario aperigis la sorĉon de vera kreado. Liaj fingroj, kvankam neekzercitaj, tenis jam dekomence la instrumenton kun nekutima certeco. Tiel, ke ne nur la patro, fervora muzikamatoro, sed eĉ fremdaj vizitantoj surpriziĝis, inter ili la urba orgenisto. Kvazaŭ la violonludo estus por Mario io delonge kutima. G.D.A.E.: estu kiel ajn, la arĉo glitas sur la kordoj delikate kaj firme, la kordoj sonas pure, sen kriĉoj. La Do-kordo velure, A kun klara timbro, E sonorile. Mario provas apliki unu kaj du fingrojn de la sinistra mano; atenteme li tiras la arĉon, la montrofingro alterne premas la kordon: a-h-a, d-e-d-e kaj ripete, ĉiam malpli rapide. Tiel montris la patro, la tuta atento koncentriĝas al puro de l' tonoj, nenia ludo estas pli interesa. a-h-c, a-h-c ..., Mario kunpremas la du fingrojn, precizigas la duonduton, kaj ree lia arĉo ĝlitas sur liberaj kordoj, a-a-e-e, a-d-a-d, por ekvilibrigi la arĉon. Longe li ludas, malrapidigas la tirojn ...

La patro ĝojas. Mario, alifoje ne tre obeema, sekvas dum la ekzercado ĉiun konsilon. Sed li ne faras tion pro la gepatra plezuro, Mario havas sian sekreton pri kiu scias neniu. Lian manon gvidas inspiro, tiu kiun li kaptis ĉe la bluetaj papilioj ... Precize tiel delikate movas la papilioj siajn briletantajn flugilojn, kaj Mario sentas, ke nur tiel, kun la sama delikato oni sukcesas penetri en la duan mondon, nevideblan por la ordinaraj homoj. La muziko kondukas lin al la sopirata celo. Ne estos facile atingi la subtilan certecon, kiu estas bezona, pro tio Mario tiel zorgeme atentas pri la arĉo. Ne tre gravas, ke li manipulas kun nur kelkaj tonoj, por li la nekompleta skalo valoras samkiel la kromata pleno por majstrokomponisto. La ŝlosiloj al grandaj enigmoj estas cetere ege simplaj.

Mario ĉesis ludi kaj metas la violonon piete sur pianon, apud ĝi la arĉon.


Pasis unu jaro. Mario ne forlasis la violonludon kiel faras ofte knaboj, ŝanĝante la objekton de sia amo en subitaj kaprioloj, kvazaŭ la aprila vetero. Li atingis ĵus la gradon kiam la muzikista komencanto kapablas interpreti kolekton da popolmelodioj. Krom tio la patro, kaptita de bona ideo, komponis specialajn pecojn por Mario, al kiuj la orgenisto, sinjoro Petrov, aranĝis spritan piano-akompanon. Beletaj komponaĵoj estis tiu dudeko da pecoj kun primitivaj sed pregnantaj temoj kaj aparta moderna harmonio. Estis speciala ĝuo vidi kaj aŭskulti la duon: la eta Mario staras tre serioze kun koncentrita mieno, dum la muzikisto sidas super la klavaro alternante la maskojn laŭ la situacio. De temp' al tempo kuntiradas Petrov la brovojn duonzorgeme, por tuj montri ruzetan angulrideton, kiam li lerte sukcesis per siaj ĵongloj ekvilibrigi ian ritman gliton de la nesperta violonisto. Lia temperamento kaj artisma perfekto ŝiras la disvolviĝantan talenton en la fluon de la viva muziko.

Mario ŝatis la merkredajn horetajn de ekzercado, penis esti inda partnero al la orgenisto. Kaj la sincera amikeco de ambaŭ muzikistoj fine kaŭzis, ke Mario decidis konfidi al sinjoro Petrov sian plej intiman sekreton kaj deziron. La gepatroj estis tiun dimanĉon en la urbo, kaj la komplezema muzikisto prenis kun plezuro la taskon resti post la frua meso ĝis vespero kun Mario. Posttagmeze Mario proponis promenon al la proksima lageto, kiun li tiom bone konas. Ree dancis la papilioj ...

-- Sinjoro Petrov, ĉu ekzistas anĝeloj?

La orgenisto enpensiĝis:

-- Unu estas certa; jam de ĉiam dediĉas pentristoj grandan atenton al similaj aferoj. Mi vidis sennombrajn belegajn bildojn kun ĉielscenoj, precipe en Italio. La pentristoj havas siajn imagojn; mi, sidante foje en malplena preĝejo ĉe mia orgeno, havas ofte senton pri io tre subtila, senkarna, sed admirinde viva. Tiam, Mario, mi tiras tiujn delikatajn registrojn de la orgeno, kiujn mi montris al vi, kaj preludas. Krom sur la bildoj mi ne povas aserti, ke mi vidis similan estaĵon; kial vi demandas Mario?

-- Nu ..., mi ŝatus vidi la nevideblan ...; ĉu vi kredas, ke eblas ...?

-- Eblas multaj aferoj, Mario, sed ne por ĉiuj homoj. Oni diras, ke almenaŭ unufoje en la vivo ĉiu havas la okazon: foje en sonĝo, foje alimaniere, ĉiu homo povas penetri en la misteran mondon. Kaj estas lia vico, ĉu li akceptos. Mi tre ŝatas sonĝojn.

-- Kaj krom en la sonĝojn? Mario insistas.

-- Eĉ tiel povas esti. Rigardu!

Kaj la orgenisto prenas etan poŝspeguleton kaj faras lumefektojn en la proksimaj ombroj.

-- Ĝi estas simpla, ĉu ...?

Nur artisto kapablus elpensi la spritan klarigon. Mario tre bone konas la amindan ludon kun la spegulo, ĉiuj infanoj ravite ĝin aklamas. La "oraj porkidetoj" ili estas. La orgenisto ne plu daŭrigas la kiarigon, Mario kontentiĝis pri la montro; ĉu li ne havas talentan artisman animon ...?


Antaŭ vespero revenis Petrov al la urbo kaj Mario restis sola. Li promenis tra la ĝardeno, restis por kelka tempo sur altano, vagis kaj observis tie aŭ aliloke. Fine li revenis en la domon, faris lumon kaj ekfoliumis bildlibron. Dum la foliumo trafis lin dormo. Ĝi devis daŭri sufiĉe longe, ĉar kiam li subite rekonsciiĝis, estis jam la nokto kaj la disko de la luno, duone kovrita de nuboj, grimacis tra la fenestro. Mario leviĝis el la brakseĝo kaj paŝetis al kanapo, kie estis preparita la ĝusta dormokazo, multe pli oportuna. Sed ĵus kaptis lin alia ideo: Mario demetis la ŝuojn, eliris sur la koridoron, kaj silente kiel li nur povis, li ŝovis sin en la mallumo. Ĉe la malantaŭa pordo li moviĝis jam nur po milimetroj, tute neaŭdeble li prenis la klinkon kaj same po milimetroj komencis malfermi ...

Ĝi estis nura kamero uzata por flankenmeti malpli bezonajn aĵojn kaj havis anstataŭ fenestro mallarĝan giĉeton. En angulo staris antikva spegulo en orumita kadro. Ĉu hazardo ...? Ĝuste okazis, ke la plenluno traglitis la muron aliflanke de la giĉeto. kiam Mario atingis malfermon de kelkaj centimetroj en la pordo kaj pretis enŝovi la kapon. Plena fasko da radioj sin ĵetis tra la giĉeto rekte en la spegulon. Mario glitis flanken, ŝanceliĝis ..., la pordo sin fermis; sed tiu apenaŭ sekundo tute sufiĉis. En unusola fulma rigardo estis ĉio.

Kiam la gepatroj revenis, dormis jam Mario. La patrino estingis la forgesitan lumon kaj retiris sin; ĉio en bonordo. Sed Mario sonĝis: en la sonĝo la luma vidajo daŭris plu kaj plu. Sur la lumstrio, kiu komenciĝis ĉe la luno -- grandega flava nufaro -- trapasis la giĉeton kaj daŭris en senfina spaco de la orumita spegulo, petoleme glitadis unu post la alia etaj anĝeletoj, ekvilibre vibrigis siajn bluetajn flugilojn ĝis nekredeblo similajn al tiuj de la papilioj. Kaj la ridoj kaj ĝojkrioj de la friponeta svarmo sonis samkiel la arĝenta sonorilklara E-kordo de la violono. Kaj denove, pluaj kaj pluaj anĝelinfanoj glitis sur la lumstrio, precize tiel kiel la homaj knaboj, tiuj friponoj el la tria klaso, glitadas ĉiutage sur la lerneja balustrado ...

Mario observas kaj komprenas la nevideblan mondon: ĝi havas siajn plezurojn, jes. Nu ..., efektive ili treege similas al la niaj, nenia dubo. Mario feliĉe ridetas pro la fakto. Sed nek la gepatroj, nek iu alia scias la veran kaŭzon de la feliĉega rideto de la knabo.