Enkomputiligis
Don HARLOW
Virinoj
de K. PIĈ
Unue aperis en
la nica literatura revuo
n-ro 4/6 p. 298
Virinoj
virojn delogas;
kaj kaŝas ilin
sub litoj,
sub tabloj,
en ŝrankoj;
kaj fidelecon mensogas
per malfidelaj vortoj
kaj langoj.