Enkomputiligis Don HARLOW

Pripensoj

de Remy de GOURMONT

elfrancigis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 p. 300


La posteularo, tio estas lernanto, kiu estas kondamnita parkeri cent versojn. Li ekmemoras dek, balbutas kelkajn silabojn el la cetero: la dek, ĝi estas la gloro; la cetero, ĝi estas la literaturhistorio.


La politiko dependas de la politikistoj, proksimume kiel la vetero dependas de la astronomoj.


La virinoj pelas la hipokritecon sufiĉe malproksime, por ke ĉiuj infanoj povu diri pri sia patrino, kun vera konvinko: "Ŝi estis sankta virino".


Kio estas terura, kiam oni serĉas la veron, tio estas, ke oni ĝin trovas.


Kurioze: en literaturo, kiam la formo ne estas nova, ankaŭ ne la temo.


Hazardo donacis al la homo la inteligento; tion li uzis: li kreis la stultecon.


Pia virino diris pri la amplezuroj: "Ili estas la dorlotaĵoj de la Providenco."


-- Vi sentas dubojn? Pri kio, pri kiu? Pri Dio? Sed, tre simple: skribu al li. -- Lian adreson mi ne havas. -- Jen, efektive, la stato de la demando.


Virino iafoje kompatas la ĉagrenojn, kiujn ŝi kaŭzas sen memriproĉo.


"Unu vera sportisto, kaj krome inteligenta ..."