Enkomputiligis Don HARLOW |
Vin ĉiujn mi prirevas, virinojn, junulinojn, de kiuj -- kvazaŭ pintojn sub la nebulkohortoj ĉe l' horizont' -- mi kredis malkovri la animojn, ĉi kiujn amis mi tra l' misteraj viaj korpoj. Ĉu vin mi en ĉi mondo revidos fojon plie, en tiu ĉi vilaĝo, ĉe l' samaj vojomaŝoj, ĉe tiu sama kurbo de l' pad' soleca, kie miksiĝis iam niaj nekonatulaj paŝoj? -- Vin, ĉefe, kiu, antaŭ ol malaperi ŝtele tra l' densaj olivarboj, ombritaj, de l' vespero, sekrete returniĝis kun eta trem' pro, eble, impeto de deziro, malĝojo aŭ espero? De vi nur unu solan rigardon mi ricevis, sed tiel pete preman kaj tristan kaj enigman, ke en la kor' por ĉiam ĝi plipezigi devis ĉi mian sortoparton solecan kaj rezignan. |