Enkomputiligis Don HARLOW

Soneto aŭgusta

de Jiri KORINEK

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 p. 220


Ĉi-jare en aŭgusto folioj velkodoras
kaj la aŭtuna spiro sirn miksas al somer',
tretita herbo kuŝas palflava sur la ter',
la trompa kant' printempa senglore forsonoras.

Promesojn majo donis, promesoj elvaporas,
aŭgusto ilin prenis, amara estas ver'.
Sole mem oni kulpas! Ĉar vanas jam esper'
aŭtune trovi florojn, kiuj printempe floras ...

Sed stulta homa koro denove emas kredi,
ke en ŝtelita suno sur ia sorĉa pad'
eĉ vintre rozo floras kaj eblas ĝin posedi.

El temp-karcer' eskapi, tra ĝia fera krad',
obstine homo provas kaj eĉ ne volas cedi,
se lukto ŝajnas vana pro spito de la fat'.

(16-8-1952).