Enkomputiligis Don HARLOW

La verando

de Leconte de LISLE

elfrancigis L. TÁRKONY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/6 p. 299


Al la lirlado akva de l' fontanoj porfiraj
Iranaj rozoj miksas la flustron molsusuran
kaj revaj turtoj sonojn de kveroj amsopiraj,
dum la ĵaluzaj vespoj kaj la kolibroj brilaj
kun zum' kaj fajfo figon mordetas tromaturan,
Iranaj rozoj miksas la flustron molsusuran
al la lirlado akva de l' fontanoj porfiraj.

Sur la verand' fermita, sub la arĝent-ombrelo,
en la aero varma, dolĉe jasmen-odora,
kien rozbrilan sagon sendas la taga helo,
jen, la persino reĝa kuŝas en muta belo,
plektante siajn manojn sub kolo brunkolora
en la aero varma, dolĉe jasmen-odora,
sur la verand' fermita, sub la arĝent-ombrelo.

Ĝis ŝiaj lipoj, kiujn al ambra glob' ŝi premas,
ekde l' kristal', el kiu eskapas fumo fajna
kaj en facilaj rondoj al alto ŝvebe tremas,
sur silkkusen' skarlata, kiun orfloroj semas,
sin tordas nargileo fleksiĝa, serpent-ŝajna
ekde l' kristal', el kiu eskapas fumo fajna,
ĝis ŝiaj lipoj, kiujn al ambra glob' ŝi premas.

Par' da radioj sombraj kaj pezaj de ebrio
elŝvebas de l' okuloj duone sin fermintaj.
Envolvas ŝin la sonĝo, karesas ventostrio,
kaj, ĉar en nevenkebla torpor' de atonio
ekondas ŝiaj mamoj, la belaj, ŝvele pintaj,
elŝvebas de l' okuloj duone sin fermintaj
par' da radioj sombraj kaj pezaj de ebrio

Ekdormis akvo viva de l' fontanoj porfiraj,
de la Iranaj rozoj ĉesis flustrad' susura,
la revaj turtoj finis pri l' kveroj amsopiraj,
silento: la jaluzaj vespoj kaj birdoj brilaj
plu ne kverelas ĉirkaŭ la figo tromatura.
De la Iranaj rozoj ĉesis flustrad' susura,
ekdormis akvo viva de l' fontanoj porfiraj.