Enkomputiligis Don HARLOW

Fajra ondo

de Miroslav RUTTE (1895-1954)

elĉeĥigis Rud. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 32


Certe mi trafos arbare
junan virinon hodiaŭ!
Kiel somero ripozos ŝi tie sur muska kuseno.
Ŝtele mi trafos ŝin, logos min ŝia senĝeno,
miajn okulojn orumos sun', pruntos la maskon julio,
kaj mi subite surprizos ŝin, kisos sur koron en pio.
Sed ŝi ne volos jesi tuj. eble sur herbo genuos,
Ĉar, se virino defendas sin, suno facile ŝin skuos,
kaj ŝia ŝultro per nudo
ekbrilos lume en ludo
... eble dispremos ŝi fragon.
Tiam virino spegulas someran tagon,
ĉiu bird' en ŝi kantas, ĉiu flor' en ŝi floras,
ĉiu pino genuas kaj ŝian nomon adoras.
Levas ĉielen tendon tag' por ŝia korpo varma,
estas ŝi kiel ora ton' en sorĉa blovo ĉarma,
lakte varmeta estas la blov' kaj fluas el ŝia mamo.
Tuta sub lipoj odoras ŝi, tuta ardiĝas sub mano.
Kiel ŝi estas am-ĉarma! Ondoj de kampa gren-maro
ete finiĝas en eĥo de ŝia tali' sur herbaro
kaj ĉiu varma mov' de altsomer' matura
kun ŝia ondas sin' en unu glor' konkura.