Enkomputiligis Don HARLOW

Ĝi longe for ... (1907)

de J. V. SLADEK (1845-1912)

elĉeĥigis Rud. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 31


Saliko nove flavas ĉe l' rivero,
laŭ kiu foren kuras eta voj',
viol' unua spiras tra l' aero,
en blu' ĉiela kantas birda ĝoj'.
Kvieta ĉio, kara, nostalgia
nun -- kiel tiam ... Tombe via kor'!
Ni iris tie, jes, en tempo kia?
    Ĝi longe for!

Vi mute iris, via brak' en mia,
ne mutis via vid' kaj manoprem',
en vi printempo, vi per ĝi ebria.
Subite, pro printempa tristo, jen
eklarmis vi. Vi lasis mian brakon.
Kaj kantis bird'. -- "Ĉu iam via kor'
min rememoros ĉi, similan tagon? "
    Jen la rememor'.