Enkomputiligis Don HARLOW

Sonorilo

de Adolf HEYDUK (1835-1923)

elĉeĥigis Rud. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 29


Ofte en solec' arbara
venas al mi tem',
kio universo, suno,
kio homo mem.
    Mondo estas sonorilo,
    diras iu son',
    suno estas ĝia koro,
    homo ĝia ton'.
Mi -- metal' aŭ metalisto?
Kies mia kant'?
Diros tion miaj sonoj,
versoj de kantant'?
    Ties estis -- ne la propraj --
    miaj kantoj mil,
    kies volo donis vivon
    al la sonoril'.