Enkomputiligis Don HARLOW

Vi diras (1915)

de Viktor DYK (1877-1931)

elĉeĥigis Rud. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 30


Vi diras: en malplenon sen konsolo
sin rulas tempo-flu',
vi diras: ondoj ŝlimaj la popolon
jam ne forlasos plu.
    Vi diras: baro-digoj ne stariĝos
    pro l' ego de l' inund'.
    Vi diras: en Eŭropo krepuskiĝos
    ĝis plej profunda fund',
ke mortis la centjara rezistado,
mallumas ĉiu hor',
ke lasta kredo, kred' je l' kamarado,
eĉ tiu estas for.
    Ĉi tion diras vi. Mi bone sentas
    la paŭzon en debat':
    Espera, kaj timanta, vi atendas --
    parolon de rebat'.