Enkomputiligis Don HARLOW

La verda ĉevalino

de Marcel AYMÉ

elfrancigis Louis BEAUCAIRE

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 paĝoj 33-37


Kun sia "malvarma" humuro, Marcel Aymé rakontas al ni, en sana, kruda, rabeleza stilo, la amorajn kaj politikajn aferojn de malgranda, franca, vilaĝo dum la regno de Napoleono la IIIa. Jen la unuaj paĝoj de lia romano.

En la vilaĝo Claquebue iam naskiĝis ĉevalino verda, ne urinverdaĉa, kiel maljuniĝanta blankhara jungobesto, sed bele jadverda. Vidante ŝin aperi, Jules Haudouin fidis nek siajn okulojn, nek la okulojn de sia edzino.

-- Tio ne estas ebla, li diris, mi estus tro bonŝanĉa.

Kiel terkulturisto kaj brutkomercisto Haudouin estis neniam rekompencita pro siaj ruzado, mensogemo kaj avareco. Liaj bovinoj mortadis duope, liaj porkoj sesope, kaj lia greno ĝermis en la sakoj. Koncerne siajn infanojn li apenaŭ pli sukcesis, kaj, por ke tri restu al li, ses li devis naskigi. Infanoj ja ne estas tiel gravaj. Li dece ploris dum la enterigo, poste li tordis dome sian naztukon kaj pendigis ĝin sur ŝnuro, por ke ĝi sekiĝu. Tiam en jardaŭro, geiĝadante plu kun sia edzino, li ĉiam sukcesis naskigi unu idon pli. Tio estas la oportuna flanko de la idara problemo, kaj Haudouin ne plendis pri tio. Li havis tri viglajn filojn kaj, en la tombejo, tri filinojn, proksimume ĉion, kion li bezonis.

Granda novaĵo estis verda ĉevalino. Tion oni neniam vidis antaŭe. La afero ŝajnis rimarkinda, ĉar en Claquebue neniam okazis io rimarkebla. Kuris ja la famo, ke Maloret malvirgigas siajn filinojn, sed tiu centjara rakonto estis seninteresa; la familio Maloret ĉiam tiel traktadis sian filinaron; estis banale. Iafoje la respublikanoj, sume duondekduo, profitis senlunan nokton, por kanti la "karmanjolon" sub la fenestroj de la paroĥestro kaj bleki "For la Imperio". Krom tio nenio okazis. Tial oni enuis. Ĉar la tempo ne pasis, la maljunuloj ne mortis. Vivis dudek ok centjaruloj en la komunumo, kaj oni ne kalkulas la maljunulojn aĝajn de sepdek ĝis cent jaroj, kiuj formis la duonon de la loĝantaro. Oni ja buĉis kelke da ili, sed tiaj mortigoj dependis nur de privataj iniciatoj, kaj la vilaĝo kuŝis dormanta, kripla, inerta,malgaja, kvazaŭ dimanĉo en la paradizo.

La novaĵo forkuris el la stalo, zigzagis inter arbaro kaj rivero, trifoje ĉirkaŭiris la vilaĝon kaj ekturniĝadis sur la placo, antaŭ la komunumestrejo. Tuj ĉiuj direktis sin al la domo de Jules Haudouin, unuj kurante aŭ galopante, la aliaj saltetante aŭ lamante. Oni reciproke mordis al si la surojn, por alveni unuaj, kaj la maljunuloj, apenaŭ pli saĝaj ol la virinoj, miksis sian kaprecan balbutadon kun la giganta brukriado, kiu plenigis la ebenaĵon.

-- Okazas io! Okazas io!

Sur la korto de la brutkomercisto, la tumulto atingis sian kulminon, ĉar la Claquebue-anoj refariĝis atakemaj, kiel en la pratempo. La plej maljunaj petis la pastron, ke li ekzorcizu la verdan ĉevalinon, kaj la ses respublikanoj de la komunumo kriis al li: "For la Imperio!" antaŭ lia nazo, tute ne kaŝante sin. Oni ekkverelis, la vilaĝestro ricevis sur la postaĵon piedbaton, kiu suprenŝovis al li paroladon en la gorĝon. La junaj virinoj plendis, ke oni pinĉas ilin, la maljunaj, ke oni ne pinĉas ilin, kaj la buboj ululis pro la ricevitaj vangofrapoj. Fine aperis Jules Haudouin sur la sojlo de la stalo. Kun gajega vizaĝo kaj sangoplenaj manoj, li konfirmis:

-- Ŝi estas verda kiel pomo!

Ridego traskuis la popolamason. Oni tiam vidis maljunulon svingi la brakojn kaj fali subite morta en sia centoka vivjaro. La ridego poste fariĝis kolosa, ĉiu tenis sian ventron per ambaŭ manoj, por satigi sian ridemon. La centjaruloj ekfalis kvazaŭ muŝoj, kaj oni iom helpis ilin per grandaj piedbatoj sur la ventron.

-- Ankoraŭ unu! -- Estas la maljuna Rousselier! -- Unu pli!

Dum malpli ol unu duonhoro pereis sep centjaruloj, tri naŭdekjaruloj, unu okdekjarulo. Kelkaj aliaj ne sentis sin bone. Sur la sojlo de la stalo, Haudouin pensis pri sia maljuna patro, kiu manĝis kiel kvar personoj, kaj li turnis sin al sia edzino, por rimarkigi al ŝi, ke la plej kompatindaj ne estas la forirantoj, sed la restantoj,

La paroĥestro havis multe por fari pro la mortiĝantoj. Kiam li estis tro laca, li grimpis sur tinon, por aŭdigi sin super la ridbruego, kaj sciigis, ke tio sufiĉas por la unua fojo kaj ke oni reiru domen. La brutkomercisto montris sian ĉevalinon fronte kaj profile, kaj ĉiu revenis hejmen, kontenta ĝis la ostoj, tial ke io okazis. Provizita per la lasta sanktoleado, la maljuna patro de Jules Haudouin mortis vespere, kaj oni enterigis lin la postmorgaŭon kune kun dekkvino da respektindaj barbuloj. Tiun kortuŝan funebron profitis la pastro, por averti la piularon, ke la vivo estas efemera, malestiminda aĵo.

Dume la famo de la ĉevalino iris sian vojon. El la cirkaŭaĵo kaj eĉ el Saint-Margelon, ĉefloko de la distrikto, oni alvenis, por admiri la beston. Dimanĉe la homoj seninterrompe viciradis en la stalo. Haudouin akiris veran konatecon, lia brutkomerco tuj pliboniĝis, kaj prudente li ekĉeestis regule la meson. Claquebue fieriĝis pri ĉevalino, kiu altiris tiom da vizitantoj, kaj la du lokaj drinkejoj subite ekprosperis. Tial Haudouin decidis kandidati ĉe la komunuma baloto, kaj, post kiam li minacis ambaŭ drinkejmastrojn je vendo de la ĉevalino, tiuj konsentis al li helpon decidigan.

Post kelka tempo, iu profesoro de la Imperia Kolegio en Saint-Margelon, korespondanto de la Scienca Akademio, vizitis la verdan ĉevalinon. Li tiel miregis ŝin, ke li skribis pri tio al la Akademio. Iu fama klerulo, kiu havis apenaŭ lokon sur sia vesto, por alkroĉi ĉiujn siajn ordenojn, deklaris, ke tio estas mistifiko. "Mi estas sepdeksesjara, li diris, kaj mi neniam legis, ke ie ekzistis verdaj ĉevalinoj: do ne estas verda ĉevalino." Alia preskaŭ tiel fama klerulo respondis, ke verdaj ĉevalinoj ja ekzistis, ke cetere la estimata kolego trovus menciojn pri tio ĉe ĉiuj bonaj antikvaj aŭtoroj, se li nur penus legi inter la linioj. La disputo daŭris, oni parolis pri tio ĉe la kortego, kaj la Imperiestro volis esti informata.

-- Verda ĉevalino? li diris, tio estas certe tiel malofta kiel honesta ministro.

Li parolis nur ŝerce. La kortegaj sinjorinoj, ridante, frapis al si la femurojn, kaj la tuta nobelaro ekkriis, ke la spritaĵo estas vere amuza. Ĝi cirkaŭiris Parizon, kaj, kiam la suvereno ekvojaĝis al Saint-Margelon, iu gazeto subtitolis: "Al la lando de la Verda Ĉevalino".

La Imperiestro alvenis en Saint-Margelon en la mateno, kaj je la tria posttagmeze li estis jam aŭdinta dekkvar paroladojn. Je la fino de la bankedo, li iom dormetis. Li geste komprenigis al la prefekto, ke li venu kun li al la necesejo, kaj tie proponis:

-- Ni vizitu la verdan ĉevalinon. Mi dezirus samtempe kontroli, ĉu la rikolto estas esperiga.

Oni rapide faris la inaŭguron de monumento memoriganta kapitanon Pont, kiu perdis la kapon ĉe Sebastopolo, kaj la kaleŝo de la Imperiestro ekveturis al Claquebue. Sur la kamparo brilis beleta printempo, kiu revigligis la Imperiestron. Li multe admiris la kampecan ĉarmon kaj la plenan bruston de la hejmomastrino. La tuta loĝantaro de Claquebue, amasiĝinte ĉe la rando de la vojo, kontentege murmuris, ke senĉese io okazas. Tie mortis ankoraŭ duondekduo da maljunuloj, kiujn oni opiniis pli dece kaŝi en la vojfosaĵon.

Post la komplimentoj, Haudouin eligis la verdan ĉevalinon sur la karton. La Imperiestro admiris ŝin, kaj, ĉar la verda koloro inklinigis lin al revado, li elparolis kelkajn pastoralajn frazojn pri la simpieco de la kamparaj moroj, dume fiksante la okulojn sur la korsaĵo de sinjorino Haudouin. Sur tiu farmbiena, sterkodora korto, li trovis al ŝi fortikan graciecon, stalecan viglon, kiuj iom ebriigis lin. Efektive ŝi estis ankoraŭ bela farmistino, kaj ŝi ŝajnis apenaŭ kvardekjara. La prefekto, kiu estis ambicia kaj krom tio inteligenta, tuj komprenis la emocion de la suvereno. Ŝajnigante, ke li interesiĝas pri la paroloj de Haudouin, li kondukis tiun iom malproksimen kaj, por ke la konversacio daŭru, promesis al li konsilanan sidon ĉe la venonta kantona baloto. Dume la Imperiestro parolis kun la edzino de la brutkomercisto. Kiam li fariĝis tro galanta, ŝi diris al li kun la modesteco de la simpluloj:

-- Imperiestra Moŝto, mi estas en sango.

Malgraŭ sia elreviĝo la Imperiestro volis rekompenci ŝin, tial ke ŝi plaĉis al li, kaj li konfirmis la promeson ĵus faritan de la prefekto al la brutkomercisto. Kiam li denove enkaleŝiĝis, la loĝantaro de Claquebue multe ovaciis lin kaj ekbruligis grandan ĝojofajron, en kiun oni ĵetis la ceterajn maljunulojn. Tiu loko de tiam ricevis la nomon "Brulkampo", kaj tie greno bone kreskadis.