Enkomputiligis Don HARLOW |
Filikoj sternis sur la muska ŝton' desegnon fajnan: rave se forblondis l' aŭtuna koloraro, ton' post ton'. Tapiŝ', sur kiu dinosaŭroj tondris, ampleksa longe-larĝe, kontraŭ triv' fortika. Kiam hom', future, kontis sian fincerbumon pri disfal' kaj viv', ĝi loĝos teron (nia laŭ imago!). Gracilas, kun betona rezistiv', tiu dekoro, ofta kiel tago, unika tamen. Nia paŝa prem' ĝin trotas -- ĝi forgesas pri ĉi plago. Pint' kontraŭ pinto en responda skem' ornamas verdemajle kaj rustbrune sensignan formon: masprodukta gem', plej delikata en paliĝ', aŭtune. Volonte la foli' kuŝiĝis por ripozi ... Ĉu ni do ĉe-tribune verdikton nian plendu por favor'? Se ni, maturaj, jam en jaroj limaj, kondutus, kiam venos nia hor', simile al filikoj domproksimaj, la velko venus kiel amik' al ni kiel al tiuj kun la velk' intimaj filikoj, aĝaj pli ol histori'. |