![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Afrodita sur via bunta trono, mi vin petas, Zeŭsa filin' ruzplekta, tristi, ho reĝino, ne lasu min sub tedo aflikta! Venu do, se ofte vi elaŭskultis mian peton per pia preĝ' invitan kaj forlasis por mia help' la patran domon oritan! Vian ĉaron svarm' de kolomboj vigle flugilfrapaj al nia nigra tero tiris haste el la ĉiel' sur rekta voj' tra l' etero ... |