Enkomputiligis Don HARLOW

Ja ne tuta mi mortos, el mi la part' pli bona ...

de Horaco

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 13


Ja ne tuta mi mortos, el mi la part' pli bona
Libitinan evitos, en la futuro kreskos
freŝe por mi la gloro, dum Kapitolon iros
kun virgino silenta preĝi la pontifiko.