Enkomputiligis Don HARLOW

Latonia, vi granda ĝerm' ...

de Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 17


Latonia, vi granda ĝerm'
de l' plejgranda Jupitro, vin
naskis via patrino sub
arb' oliva de Delos,

ke estrino vi estu de
ĉiu monto, de verda bosk',
densarbare kaŝata val',
murmuranta rivero.

Helpas vi en akuŝdolor',
ho Lucina, ĉe vojkruciĝ',
vin Trivia potenca, vin
luman Luna ni nomas ...