Enkomputiligis Don HARLOW |
Ni ekdrinku! Ja kial lampon atendi? Tago ne longos fingron! Portu, knabo amata, por ni kalikojn multekolorajn, grandajn! Ĉar la Zeŭs-generita fil' de Semele al ni donace donis vinon zorgopelantan. Miksu po unu por du, kaj estu plenaj ĝis la rand' la pokaloj, kaj la kalikoj unu l' alian pelu ... |