Enkomputiligis Don HARLOW

Al Leŭkonoe

de Horaco

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 16


Ne serĉu ja (tabuas ties kono),
kian futuron donis senmortuloj
al mi, al vi. Ne provu do kalkulojn
divenajn de l' magia Babilono,

Leŭkonoe'. Ja eble, laŭ dispono
de Jovo ni travivos vintrojn plurajn,
aŭ -- nur ĉi lastan, kies vent' murmurajn
mar-ondojn rompas sur la rif' el ŝtono.

Pli bone nur toleri la destinon,
kiel ajn estos. Saĝu, filtru vinon,
kaj la esperon longan tondu kurta.

Dum ni parolas, kuras temp' envia!
Pluku la tagon, kun la plej malmulta
kredemo, ke l' morgaŭo estos via.