Enkomputiligis Don HARLOW |
Mian preĝon ekaŭdis, Lyce, la dioj! Ili aŭdis fine la preĝon, Lyce! Vi oldas, tamen volas bela vidiĝi, senpudore vi ludas kaj drinkas, kaj plu molestas pigran Amoron per la trema kanto. Sed en la ĉarma vizaĝ' de Ĥia, la floranta, la kordojn pinĉi lerta, li sidas jam. Kun malŝato li flugas trans sekiĝantajn kverkojn, fuĝas for de vi, ĉar jam al vi la dentoj flavas, turpas falte la vangoj kaj surkape jam estas neĝ'. Nek purpura tuniko Kosa reportos al vi, nek juvelo la tagojn foje pasintajn: ilin en jarlibro severa fermis for la fuĝema temp'. Kie, ve, via ĉarmo, kie koloro, kie via plaĉa moviĝo, kie do tio, tio inspirinta la amon, fremdiginta min al mi mem, post Cinara feliĉan? Kie la fama, rave alloganta figuro? Sed ja nelongan aĝon al Cinara la sorto donis; al vi donacis ĝi longan, kaj vi similas al la aĝega korvo, ke junuloj amardaj povu rigardi, Lyce, ne sen multa ridego torĉon cindre falantan dts. |