Enkomputiligis Don HARLOW

Post la morto vi kuŝos funde de tombo, vin plu neniu gardos ...

de Sapfo

elhelenigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 15


Post la morto vi kuŝos funde de tombo, vin plu neniu gardos
en memoro, deziro vin plu ne vokos, ĉar vi ne plukis rozojn
sur la mont' Pieria, vin la Hadesa trista palac' atendas,
senrimarke vi iros for, vi fariĝos ombro tenebra, pasa ...