Enkomputiligis Don HARLOW

Rigardu, staras blanke sub alta neĝ' ...

de Horaco

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 10


Rigardu, staras blanke sub alta neĝ'
Sorakto! Klinas sin pro la peza ŝarĝ'
    la arboj pene, kaj rigidas
  akvo rivera per akra frosto.

Forpelu fridon, ĵetu abunde al
la fajro lignon, pli malavare la
    kvarjaran vinon, Thaliarchus,
  verŝu nun el la Sabina kruĉo!

Ceteron dioj zorgu! Se ili jam
pacigis ventojn kun la batala mar'
    luktantajn, nek cipreso estas
  plu agitata, nek olda ulmo.

Pri morgaŭaĵoj scii ne volu, kaj
la tagojn, kiujn donos afabla sort',
    rigardu gajno! Nek hordancojn,
  knabo, evitu, nek amojn dolĉajn,

dum foras griza aĝo moroza kaj
vi floras. Nun la Kampon aliru, kaj
    la placojn, flustri en fiksita
  horo de nokto tenerajn vortojn.

Nun ĉarmu vin la rido petola de
knabin' angule ludkaŝiĝinta kaj
    garantiaĵ' rabita for de
  brako, de ŝajne rezista fingro.