![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Velkas jam nia bosko, frondodekoroj falas, krakas flava folio tra l' nudigitaj branĉoj, for la rozlabirinto, inter odor' balzama spir' zefira ne flirtas plu. Birdorkestro mutiĝis kaj ĉe la laŭboj verdaj turdo ne plu lamentas, nek ĉe salik-ombreloj jam la valo viola de l' riveret' odoras, tra l' fluej' malafablas dorn'. Ve, flugila la tempo, forrapidante, pasas, sur flugile ĝi portas kun si donacojn siajn, ĉio nur aperaĵo, ĉio ja subĉiele mortas kun miozota sort'. Pasas kaj ne revenos mia belega aĝo, kaj ĝin ne plu reportos jam primavero nova, nek resorĉe apertos al mi l' okulojn fermajn Lolla per sia bruna brov'. |