Enkomputiligis Don HARLOW

Akrostike

de Victor SADLER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 18


Damaoj mutaj velure vagas tra mia
arbaraŭtuno; sukcenoflame sur mia
memoro feloj, folioj flagras, kaj manoj
amantaj, lamaj kolomboj, lace kun miaj
jam longe dormas. En ĉiu vibro de tiu
antikva nomo damaskenita je revoj,
nirvana reto de araneaj karesoj
timeme tremas ... Kaj tamen aŭdu! en mia
intimo kiel seneĥe sole ĝi sonas!