Enkomputiligis Don HARLOW

Al iu Francesca

de Victor SADLER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 20


Strange. Vi evidente
floras: perfekte --
en viaj lipoj,
plenaj je molaj vibroj --

gravedaj fruktoj --
plej senmakulaj sukoj
sendube pulsas. Tamen
vi logas vane.

Ĉar mi domaĝas miajn
saĝon, spiron kaj virajn
membrojn; kaj se ni kisus ...

Ho kiu riskus
blindiĝon, flamon
kaj terospasmon ...?