Enkomputiligis Don HARLOW

Mateniĝo

de Victor SADLER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 19


En la havenoj
    la mevoj
kun koroj esploristaj
tra ĉieloj ŝaŭmostriaj

vadas kaj tra la
    krataga
ondaro aventuras
al vento mitoflustra.

Kien ĉi veloj?
    La mevoj
atendas. Likva puro.
Floretoj sur spegulo ...

Kaj jen! la suno
    el sundo
nebula ruĝas kvazaŭ
knabino dormo-taŭza.

Kaj ĉiuj fuĝis.
    Ekflugis
renkonte miaj amoj.
Ho la silentaj maroj!