Enkomputiligis Don HARLOW |
Memvole mi konfesu: mi herezis. Poemoj estas atestantoj. Mi, sinjoroj, kiun vi instruis pri pento kaj peko, kies nudon vi vestis, kiun soifan vi satigis, kiun vi ridigis, ĉar mi ridige ridis, mi kredis ekziston mia, donacita, kvazaŭ juvelo sekretebla, kaj serĉis solan lokon, por ĝin faceti kaj poluri. Ne verdiktu jam; aŭskultu plue: mi venis propravole (se vi pardonos ĉi esprimon) -- mi ne lacigis demandantojn. Ne necesis premo. Skribistoj, notu miajn vertojn: mi kredis min sola, kiel ĉiea universo. Mi herezis. Memvole mi konfesu: mia penso estas eksteraĵo, propran mi ne havas; mia ĝojo estas birdo, mia fiero arboj, aliaj ne troviĝas; miaj amoj estas vi kaj vi, nenio ena, memoro kaj espero nur aliaj amoj; soleco, nokto, forgeso, spaco, silento estas mankoj, kiuj sen mankanto ne havus nomon. Vidu, mi indulgis neniun ajn falsaĵon. Se mi mensogus, min akuzus miaj vortoj, ĉar ili ŝtelis mian pledon al si mem, kaj min forlasis. Poemoj estas atestantoj. |