Enkomputiligis Don HARLOW

Vagula kanto

de Victor SADLER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 20


Migrintoj lacokulaj peris:
"Nenie, kion ni sopiris."
Aliaj, reveninte, miris
ke ĉio dolĉa malaperis.

Mi fermis miajn bildojn karajn
kien penetras nur memoro,
fore de verma art-esploro
kaj fingroj tro familiaraj,

kaj drivos kun la algoj verdaj
tra maroj, kies saloj lertaj
riĉigas ĉiun vejnon.

Same, sen fiksaj anticipoj,
mi migros al aliaj lipoj,
-- kaj eble trovos hejmon.