Enkomputiligis Don HARLOW

Soneto

de William AULD

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 p. 4


Min malvirigis timo ĉiam ĉea,
kies premado longedaŭra, ruza,
finfine rompis min. Dolor' obtuza
l' animon igis peze malobea,

kaj ligis la spiriton tristo trea.
Mi estis iam vigle senkontuza ---
ne plu, ne plu ... Jam min impuls' rifuza
tremigas naŭze, se pensero krea

aŭ belsopiro min hazarde logas
kaj min momente regas plenumemo.
Hodiaŭ la potenc' pasinta mokas,

murditaj idealoj; mi min sentas
Ŝimŝon, al kies lasta febla premo
kolonoj de la temp' indiferentas ...