Enkomputiligis Don HARLOW

Unu letero de Zamenhof

de L. L. ZAMENHOF

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/1 paĝoj 1-4


Post la grandaj kongresoj de Bulonjo, kie li voĉdonigis la faman "Deklaracion pri la esenco de la Esperantismo" de Ĝenevo, kie li provis difini la "Internan ideon" de tiu esperantismo, de Dresdeno, kie li klarigis la demandon pri la reformoj, Zamenhof sentis, ke la ĉefajn principojn kaj ideojn de la movado li jam esprimis, kaj ke de tiam lia rolo povus fariĝi malpli oficiala, malpli publikeca. Okaze de la Barcelona kongreso, li do, je la unua fojo, provis retiriĝi de la scenejaj lumoj; projekto, kiun li efektivlgos nur en la Krakova kongreso de 1912. Jen, kion li skribis al Carlo Bourlet, la 3an de Julio 1909:

    Dro L.L. Zamenhof
        Varsovio
     Str. Dzika N 9

Kara Sinjoro!

Vian leteron de 25/VI mi bone pripensos. Se montriĝos, ke estas efektive necese, ke mi venu Barcelonon, mi certe venos. Sed mi konfesas, ke en la nuna momento mi ankoraŭ ne estas konvinkita pri tio.

Ekzistas diversaj cirkonstancoj, pro kiuj laŭ mia opinio estus pli utile, se mi ĉi tiun jaron ne partoprenus en la kongreso. Mi penos laŭ mia povo klarigi al Vi tiujn cirkonstancojn, kaj mi petas Vin, volu prezenti mian opinion al generalo Sebert kaj al niaj hispanaj-katalunaj amikoj.

1) Mia partoprenado en la kongreso kompreneble estus ligita kun neeviteblaj grandaj ovacioj al mia persono. Mi scias tre bone. ke tiuj ovacioj celas min ne kiel personon, sed kiel simbolon, kiel plej naturan konkretan reprezentanton de la esperantisma ideo, de la principo de esperantista lojaleco k.t.p. Tion mi ofte jam skribis private kaj publike kaj tion mi eĉ tute klare diris publike ĉe la solena fermo de la Ĝeneva kongreso. Sed ĉion ĉi tion komprenas nur mi mem kaj la plej prudentaj esperantistoj; la mondo tion ne scias; la mondo vidas nur, ke mi ĉiujare veturas akcepti ovaciojn, kaj tio faras tre malbonan impreson.

2) Se en ĉiu jaro la akceptado de neeviteblaj ovacioj estis por mi malfacila, des pli malfacila ĝi estus por mi en la nuna jaro, ĉar bedaŭrinde multaj gazetoj (eĉ kelkaj neesperantistaj) jam antaŭe publikigis, ke oni preparas por mi grandajn honorojn. Sekve mi veturus al ovacioj publike antaŭpromesitaj kaj kvazaŭ menditaj!! Ovacioj neantaŭparolitaj vekas entuziasmon, sed ovacioj publike antaŭparolitaj povas doni ĝuste malan rezultaton, kaj anstataŭ plifortigi la konfidon kaj amon de la esperantistoj al ilia enkorpigita simbolo, ili ĉe multaj esperantistoj vekas nur malamon.

3) Mi scias tre bone, ke entuziasmo estas necesega por nia afero kaj ke entuziasmo estas plej flama, kiam ĝi havas antaŭ si estaĵon konkretan; sed ĝuste tial, ke entuziasmo en nia afero estas tiel necesega, ni devas ĝin konservi kaj ne facilanime malŝpari. Persono tro ofte vidata ne povas plu veki sinceran entuziasmon; kaj tamen povas pli aŭ malpli frue veni momento, kiam la entuziasmo estos necesa! Kion ni tiam faros? Tial laŭ mia opinio en la nuna jaro, kiam mia ĉeestado ne estas absolute necesa (kiel ĝi estis ekzemple en Dresdeno), estus prudente fari paŭzon, por ke iam poste, post kelka interrompo, tiu entuziasmo povu aperi pli flame, pli sincere kaj pli efike. Mi multe suferos, se mi ne povos en tiu ĉi jaro renkontiĝi kun ĉiuj niaj amikoj kaj partopreni en la granda festo; ankaŭ por la organizantoj de la kongreso mia neestado verŝajne estos iom dolora; sed ni devas prudente demandi nin, ĉu la sano de nia afero ne postulas, ke ni nin moderigu? Mi tamen ripetas, ke, se la organizantoj trovas, ke mia forestado povas esti tro malutila, tiam mi nepre venos, ĉar fari malagrablaĵon al niaj sindonaj laborantoj mi ne volus. Sed mi dezirus nur, ke ili bone pripensu, ĉu efektive mia venado estas necesa kaj ĉu la "kontraŭ" ne superpezas la "por".

4) Ĉar la mondo ne scias la veran esencon de la esperantismo kaj mian personan rilaton al ĝi, tial multaj pensas, ke la esperantismo estas ia afero persona, kaj tio donas al ni multe da malamikoj. Kiam la mondo vidos unu fojon kongreson sen mi kaj konvinkiĝos, ke nia afero estas tute matura kaj memstara, tio povas havi bonan efikon. Ĝis nun (precipe en la pasinta jaro) mi devis veni al la kongresoj; povas esti, ke en la venonta jaro mi denove nepre devos veni; nun estas tia jaro, en kiu mi sen malutilo povas foresti, kaj ŝajnas al mi, ke ni devas uzi la okazon.

S) Nun la duan fojon nia kongreso okazas sub patroneco de reĝo; sed por reĝo ne konvenas persone partopreni en kongreso, kiu havas kvazaŭ personan karakteron. Tial la saksa reĝo forestis, tial sendube ankaŭ la hispana reĝo forestos. Sed se mi ne estos en la kongreso, tiam la cirkonstancoj estos pli favoraj de diplomatia vidpunkto, kaj povas esti, ke tiam la reĝo ne ĝenos persone malfermi la kongreson (1), kaj tio havus grandegan signifon.

6) En Hispanujo ekzistas ankoraŭ cirkonstancoj specialaj, kiuj havas gravecon, nome: la lando, se mi ne eraras, estas fervore katolika kaj mi estas ... hebreo; tial mi tre timas, ke grandaj honoroj farataj al hebreo faros en tiu lando malbonan impreson, tiom pli, ke ni povas antaŭvidi kun certeco, ke la Beaufront-Couturata kompanio faros ĉion, kion ĝi povos, por inciti la katolikajn sentojn de la lando. Se mi forestos, tiam ĉiuj pretekstoj por malnobla incitado malaperos.

7) Mi scias tre bone, ke longan tempon ankoraŭ nia afero estos forte ligita kun mia nomo, kaj ju pli granda estos la konfido kaj la entuziasmo de la esperantistoj por mia persono, des pli forte staros kaj des pli potence disvolviĝos la esperantismo. Sed mia unufoja forestado ne sole ne malgrandigos la entuziasmon, sed kontraŭe, ĝi nur refreŝigos kaj fortigos ĝin; ĉar ĝuste mia forestado donos al ĉiuj plenan liberecon paroli aŭ fari rilate mian nomon ĉion, kion ili volos, eksciti entuziasmon per vortoj, bildoj, krioj, kantoj, manifestacioj k.t.p.

(8) La imponantaj kaj belaj manifestacioj, kiujn oni preparis por mia persono, ne pereos, ĉar oni ja povos (eĉ kun multe pli bona efiko) apliki ilin al la estraro esperantista, al la simboloj esperantistaj k.t.p. Ekzemple oni povus aranĝi solenan alvenon de la Akademio (2), de la Organiza Komitato, de la blazonflago de niaj kongresoj, de granda standardo de la esperantismo k.t.p. Ĉio povos esti aranĝata aparte unu post alia, la solenaĵoj sekve estos multobligitaj. Oni povus eĉ aranĝi defiladon de la tuta kongresanaro (dividita laŭ naciaj grupoj kun naciaj standardoj) antaŭ nia standardo, aŭ ion similan k.t.p. Tiaj manifestacioj estos multe pli imponantaj kaj entuziasmigaj, ĉar ili havos la karakteron ne de ia kvazaŭ kulto de persono, sed de kulto de ideo.

Mi klarigis al Vi pli aŭ malpli tiujn motivojn, kiuj konsilas, ke mi ne venu Barcelonon. Mi tamen ripetas, ke mi ne volas fari al la organizantoj de la kongreson ian malagrablan surprizon; se, pripensinte miajn motivojn, ili tamen trovos, ke mia veno Barcelonon estas necesa, mi venos.

Via

L. Zamenhof.

P.S. -- Tre volonte mi verkos himnon por s-ro Gabriel Fauré; sed estus tre utile, se mi scius antaŭe, kian specon de himno li deziras. Ekzemple laŭ mia opinio estus plej bone, se li verkus ian imponantan muzikon por mia "Preĝo sub la Verda Standardo"; sed mi supozas, ke tiu kvazaŭ religia versaĵo ne estas laŭ lia gusto.

L. Z.


Piednotoj

(1) Unua teksto: la reĝo ne ĝenos sin veni persone al la malferma soleno.
(2) Brr!!! (Noto de la Redakcio).