Enkomputiligis Don HARLOW

Al-Issa

de A. I. KUPRIN (1870-1938)

elrusigis A. SIDOROV

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 76-79


Kelkajn jarcentojn antaŭ Kristnasko en centro mem de Hindustano ekzistis forta kvankam nemultnombra popolo. Ĝia nomo malaperis en historio, eĉ sanktaj Vedoj ne mencias ĝin per unu linio. Sed maljunaj fakiroj, fervoraj konservantoj de mitoj, diras ke gentestroj de tiu popolo, rigoraj kaj sentimaj homoj, venis el fora Okcidento kaj dum nedaŭra tempo subigis al sia potenco la tutan Hindustanon. Ĉiuj raĝoj kaj princoj de Hindustano tributis al ili kaj militkaptitaj sklavoj prilaboris la teron. Ili konis nek lukson nek timon de la morto kaj tio igis ilin nevenkeblaj.

Tiu potenca popolo adoris vivantan estaĵon, virinon, kiu estis nomata diino de la morto. La diinon de la morto neniu iam vidis krom du el la plej aĝaj pastroj. Ili mem elektis ŝin kaŝe, el ĉiuj la plej belaj knabinoj ne atingintaj kvarjaran aĝon; ili edukadis ŝin kaj per miraklaj rimedoj, de ili mem malkovritaj, ili estigis ŝian belecon ĝis supernatura perfekteco. Kiam estis mortinta la diino de la morto, anstataŭ ŝi du pastroj elektis tuj alian, sed pri tio konis nur ili. La popolo kredis, ke la diino estas senmorta kaj ŝia beleco estas nevelkebla.

Po unu fojo en kvin jaroj, nokte ŝi estis elveturigata el sia templo sur giganta triumfĉaro fermita de ĉiuj flankoj kun enjungitaj dek blankaj elefantoj. Ŝi estis renkontata de la tuta popolo kantanta sanktajn himnojn kun ekbruligitaj torĉoj en la manoj. Ekstazo de la homamaso atingis ĝis la frenezeco. Oni glavhakis la kapojn al centoj da sklavoj, multaj turmentegis sin per vipoj kaj kurbaj ponardoj, kaj furiozece ĵetis sin sub la triumfĉaron de la diino por esti dispremitaj per la elefantoj kaj radoj ...

Dum unu el tiaj noktoj estis elektata de la pastroj kaj popolo edzo por la diino de la morto. Nur dekdu horojn li estis ŝia edzo. Matene li estis oferata sur brullignaĵo, ĉar ĉiu, kiu eĉ unufoje, vidis la vizaĝon de la diino, laŭ la leĝoj estis senprokraste mortigota. Kaj malgraŭ tio, ĉiun kvinan jaron, dekdu el la plej gloraj junuloj dediĉis sin al la servado de la terura diino. Ilin atendis tiaj malfacilaj suferoj, ke la famo nombras nur kvar homojn honorigitajn al la plej granda gloro, morti kiel edzo de la diino de la morto.

Al-Issa estis filo de fama raĝo. En dekkvinjara aĝo li jam superis ĉiujn junulojn per kuraĝo, forto kaj beleco. La plej aristokrata kaj fiera belulino de Hindujo estus feliĉa nomi sin lia edzino. Sed Al-Issa dediĉis sin al la diino de la morto.

Li devis rezigni la familion. Ektuŝo al virino estus por li krimo. Dum la tuta vivo li rajtis nek ekrideti, nek ekkanti kanton ... Milito kaj atletaj ekzercoj estis liaj nuraj okupoj.

Kaj Al-Issa eltenis malfacilan novicecon. Larmoj de la patrino kaj fratinoj ne kortuŝis lin, kiam li estis foriranta el sia luksa palaco. Ĉe renkontiĝoj kun virinoj li mallevis la okulojn kaj de fore preterevitis la plej famajn belulinojn ... Neniu iam vidis lin ridi aŭ vante paroli ...

Sed baldaŭ lia nomo komencis teruri la plej militemajn najbarojn. Sen kiraso, kun sola neĝeblanka vesto, li ĵetadis sin al la plej denso de la malamikoj. Trunkoj dishakitaj de la ŝultro ĝis la femuro, dehakitaj kapoj, brakoj kaj kruroj, postmontris lian vojon. Renkontiĝo kun li estus neevitebla morto kaj harditaj malmikoj fuĝadis antaŭ li kiel ŝafaro kun ekkrioj: "Al-Issa! Al-Issa! ..."

Se ne estis milito, li pasigadis tempon je ĉasado al sovaĝaj aproj kaj tigroj. Akvo el arbara rivereto kaj peco de pano estis por li nutraĵo, la selo servis kiel kapkuseno.

Fine, post tri kvinjaroj, dum unu el tiuj tagoj, kiam la diino de la morto estis elveturigata sur la triumfĉaro, la heroldoj anoncis al la popolo la nomon de Al-Issa.

Multnombra homamaso jam de mateno estis fluanta al la placo ĉirkaŭbarita per muro, antaŭ la templo, kie Al-Issa-n atendis la lastaj provoj. Lia nomo estis surbuŝe ĉe ĉiuj. Ĉiuj sciis, ke la diino de la morto mem, de neniu vidata, rigardas nun el kaŝa embrazuro de la templo al la placo.

Mezurinte la distancon de ducent ulnoj oni starigis en la teron ŝildon, kun kvin enpikitaj sagoj kaj oni donis al Al-Issa grandan arbaleston ... kaj Al-Issa, akompanata de laŭtaj entuziasmaj krioj de admiro, per siaj kvin sagoj dissplitigis la kvin sagojn de sur la ŝildo.

Poste oni armis Al-Issa-n per kurba ponardo kaj sur la placon oni ellasis malsatan furiozan bengalan tigron.

AI-Issa antaŭ la okuloj de la tuta popolo, gratita per la teruraj ungegoj, sangokovrita, distranĉis la gorĝon de la kruela rabobesto kaj surmetis la piedon sur ĝian kadavron ...

Fine la homamaso donis la vojon kaj al Al-Issa oni alkondukis koleran barbarian virĉevalon. Sovaĝa, nigra, kun flamaj naztruoj, ĝi ankoraŭ neniam portis sur sia dorso ofendan ŝarĝon. Sesopo da ĉevalstalistoj apenaŭ detenis ĝin. Ĝi kolere henis, ĝi direktis ĉirkaŭe siajn fajrosputantajn okulojn kaj tremis per sia atlasa haŭto.

Al-Issa trankvile aliris al ĝi kaj prenis ĝian kolhaŭton. La ĉevalstalistoj forkuris. La homamaso kun teruro kaj tumulto sin ĵetis ĉiuflanken ... Fulmrapide Al-Issa jam eksidis sur la ĉevalon. Komence la fiera besto nur tremis pro kolerego kaj ofendo ... Post momento la ĉevalo kaj la rajdisto malaperis de antaŭ la okuloj de la popolamaso.

Pasis plena horo da turmenta atendado, ĝis fine fore aperis Al-Issa sur la ŝaŭmanta kaj polvokovrita ĉevalo. La barbaria stalono ŝanceliĝadis de laciĝo, sed ĝi estis obeema al Al-Issa, kiel malsovaĝa ŝafeto.

La provoj de Al-Issa finiĝis.

Meznokte oni alkondukis lin, vestitan en multkoloraj vestoj, oleitan per aromaĵoj de Oriento al la templo kaj oni restigis lin sola. Li aŭdis kriegon de la popolo sur la stratoj, ĉiam pli kaj pli proksimiĝantan al la templo. Tio anoncis, ke ĉirkaŭveturas la urbon la diino sur sia triumfĉaro kun enjungitaj blankaj elefantoj.

Poste eniris la templon du superaj pastroj, centjaraĝaj maljunuloj kun la haroj neĝe blankaj. La pastroj genufleksis antaŭ Al-Issa, prikisis liajn krurojn kaj poste, manpreninte liajn brakojn, ili kondukis lin al la sanktejo. Tie inter fantazia orienta lukso altiĝis ora kuŝejo ... Fumejoj bonodoris aromaĵojn de Arabio kaj Persio ... Ekstravagancaj lanternoj fluigis magian lumon ... En oraj kaĝoj balanciĝis buntaj sanktaj birdoj, silkaj teksaĵoj per pezaj faldoj vestis la murojn ...

La pastroj senparole foriris, ferminte siajn vizaĝojn per la manoj. Al-Issa-n atendis feliĉego kaj post dekdu horoj turmenta morto.

Je malproksime post la muro ekaŭdiĝis delikata kaj dolĉega kantado de ina ĥoro. Masivaj pordoj eburaj malfermiĝis ... Kaj malrapide eniris la diino de la morto mem en longaj blankaj vestoj, vualita per kovrotuko.

Al-Issa sin ĵetis al ŝi, per tremantaj manoj li malkovris la malpezan teksaĵon kovrantan la vizaĝon kaj li ŝtoniĝis de teruro kaj mirego ...

Antaŭ li staris kaduka maljunulino, faltita, sendenta, kun larmantaj okuloj kaj estingiĝinta vizaĝesprimo.