Enkomputiligis Don HARLOW

La eternaj angloj

de Reto ROSSETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 62-64


Kiel konate, la angloj loĝas en Anglujo. Ilin disigas de Eŭropo 40 kilometroj da markolo kaj alta monto da memestimo. Laŭ angla vidpunkto la homaro parolas du lingvojn: angle kaj fremde. La fremduloj iom post iom lernas la anglan lingvon, por kiu la ceteraj lingvoj estas surogato, kaj finfine la tuta homaro posedos la solan lingvon imageblan por ĝusta homo. Ĝi ankaŭ estas la sola lingvo, kiu skribas "mi" kun majusklo.

Tiu lingvo estas kompreneble perfekta. Inter ĝiaj amindaj ecoj estas tio, ke aŭdinte novan vorton oni devas serĉi en la vortaro ĝian ortografion, kaj vidinte novan vorton oni devas serĉi en la vortaro ĝian elparolon. Ĝi havas nek refleksivan pronomon nek subjunktivon, kaj la futuro kaj kondicionalo havas po du formoj, kiujn scias manipuli la sudaj angloj, sed nek la nordaj angloj nek la skotoj nek iu alia. Mankas vorto por "homo" kaj "naski", sed kompense troviĝas tridek sep manieroj diri "ĉu ne". La lingvo portas 22 vokalsonojn, la frazo havas fiksan vortordon, kaj la sama vorto povas esti substantivo, adjektivo aŭ verbo laŭ sia lokiĝo en la frazo. Tio ĉi kondukas al multaj amuzaj miskomprenoj kaj amasaj ebloj de vortludo.

Por aliaj lingvoj, kiuj estas fonetikaj, akcentregulaj, posedas refleksivon ktp, la angloj havus kompaton, se ili entute ion scius pri ili. La kelkaj angloj, kiuj lernas fremdan lingvon, sin sentas renegatoj, sed sian kulpon ili malpezigas, plibonigante la fremdan lingvon per angla prononcado kaj angla gramatiko. Tio faras ĝin pli kultura.

AI la pitoreska kaoso de sia lingvo la angloj aldonas aliajn ĉarmajn kaosojn. Oni povas diri entute, ke por kaoso la angloj havas specialan talenton. Ĉe la mono, kvar oboloj faras unu pencon, dek du pencoj unu ŝilingon kaj dudek ŝilingoj unu pundon; sed oni pagas la plikostajn artiklojn per gineoj, kiuj estas neekzistantaj moneroj. Oni montras sian estimon al sinjoro per la titolo Eskviro, same neekzistanta, ĉar oni nur skribas ĝin kaj neniam ĝin diras. La mezursistemoj por volumeno, pezo kaj longo estas tiel komplikaj, ke ĉiu anglo, fininte lernejon, jam forgesis ilin kaj uzas kalkultabelojn. Simile labirinta estas la angla eduka kampo, kiu ampleksas dudek naŭ specojn de lernejo. Oni nomas tion "eduka sistemo" kaj, kun supera logiko, oni nomas la privatajn lernejojn "publikaj".

La angloj amas la bestojn kaj antaŭ ĉio la hundojn. Kiam la rusoj suprensendis hundeton en sputniko, miloj da geangloj protestis furioze al la ĵurnaloj, deputitoj kaj rusa ambasado; sed kiam la usonanoj suprenpafis simion oni apenaŭ atentis, ĉar simio tro similas homon. La usonanoj tamen iom riskis kaj estonte ili farus pli prudente, ekspedante pigmeon aŭ orfon.

Oni scias, ke la angloj estas lakonaj kaj modestaj. Ili elokvente klarigas sian lakonecon kaj verve informas pri sia modesteco. Ili estas ankaŭ flegmaj, kaj tre ekscitiĝas, se tion vi ne volas kredi.

Ili amas la simplan anglan kuiradon, kiun ili manĝas tre rapide, ĉar estas iel nedece okupiĝi longe pri la sinnutrado. Ili same rapidadas tra siaj stratoj kun urĝa celo, ekzemple al kontoro aŭ kinoteatro, kaj ili ne imagas, ke strato povas esti renkontejo, restoracio -- babilejo, aŭ interhomaj rilatoj grava tagokupo. Ankaŭ la restoracioj havas signon de urĝeco: oni rapide glutas sian manĝon kaj transdonas sian seĝon varma al la postveninto. Oni faras tion des pli volonte, ke temas pri simpla angla kuirado.

Oni tamen ne pensu, ke la angloj ne ŝatas Eŭropon. Ĉiam pli amase ili vojaĝas tien, kunportante en falango sian lingvan medion kaj gvidate al turistaj hoteloj, kiuj garantias la simplan anglan kuiradon. Multaj angloj, verdire, ankaŭ aventuras pri kontinenta kuirarto, indulge ĝuas ĝin, eĉ konsentas pasigi ĉe ĝi pli ol dek kvin minutojn, sed tio komprenehle estas libertempo, kaj post la frivolo ili revenas al la sobra angla rutino aŭ, kiel ili sprite ĝin nomas, "vivmaniero". Tiu vivmaniero estas pli bone organizita, ĉar oni manĝas en unu loko kaj trinkas en alia, anstataŭ fari ambaŭ konfuze en la sama ejo.

Apartenas ankaŭ al la enviinda angla organizado, ke ĉiuj butikoj fermiĝas je la kvina, ĉar ankaŭ la butikistoj devas fari siajn aĉetojn, kaj ĉiuj drinkejoj kaj amuzejoj fermiĝas je la deka vespere, ĉar ties komizoj devas ankaŭ amuziĝi. Kiel ili faras tion, estas profunda angla sekreto.

Alia aminda angla moro estas fermi ĉiujn drinkejojn inter la dua tridek kaj la sesa horo ĉiutage. Tio efektive ĝenus, se Anglujo havus varman klimaton, sed feliĉe, kiel ĉiu anglo vin informos, oni havas klimaton moderan. Pro tiu klimatmodero anglaj viroj promenas somere sen ĉapelo kaj ricevas sunfrapon. Kaj pro tiu sama klimatmodero ĉiuj anglaj domoj portas la defluilajn tubojn ekstere, kie ili krevas de frosto en la vintro. La milda klimato ankaŭ faras nenecesa la centran hejtadon, kaj sufiĉas bruligi karbon en aperta fajrujo en ĉiu ĉambro de la domo por krei ampleksan varmon, precipe se oni sidas proksime al ĝi aŭ, prefere, tenas la manojn super la kamentubo sur la tegmento.

Estas angla aksiomo, ke tio, kion oni faras en aliaj landoj, reale ne ekzistas. Sekve ĝi ne helpas al anglaj problemoj, ekzemple ĉu gea edukado estas praktika. La fakto, ke de longe ĝi estas ĝenerala en Skotlando, nenion signifas, ĉar Skotlando estas parto de Fremdujo. Eĉ io farita en Anglujo de neangloj ne havas efektivan gravecon. La romianoj en la jarcentoj I-IV konstruis ĉi tie rektajn vojojn, sed ili evidente ne komprenis la indiĝenan animon, ĉar ĉiuj postaj vojoj zigzagis kaj serpentumis eĉ sur plej plata ebeno. Nur kiam la angloj mem faras ion, nur tiam ĝi eniras en la realon. Apud Preston oni ĵus elkonstruis belkurban aŭtovojon. Ĝi estas longa tutajn 15 kilometrojn. Sendube la monda gazetaro jam raportis frontpaĝe pri tiu sensacia avangardaĵo.

Sed unue kaj laste la anglo estas tolerema. Tial mi povas verki senpune ĉi tiun artikolon. La angloj, kiuj ĝin legos, nur ridos senĝene, ĉar ili ŝatas la komplimenton esti temo de artikolo, kaj la pinta enhavo ilin ne tuŝas, ĉar tio estas kutima petolo de humoristo. Kaj ili komprenas, ke ankaŭ humoristoj devas esti, same kiel fremduloj, rektaj aŭtovojoj, metra sistemo kaj simila ekzotikaĵo. Ĉio tio kontribuas al la bunteco de la vivo, farante dekoracian kadron por la solida realo de la angloj en sia Anglujo.