Enkomputiligis Don HARLOW |
En dekstra klabon, en alia junan belulinon, verŝantan tra l' arbar' vin-gutojn de la rid', vin tiel trafos mi, nudigos brusto-sinon, la klabon kri-salutos, kant-adoros l' inon kaj kiel tria kuros mi kun vent-rapid'. Pli belos mia rid', samkiel freŝa fonto, la klab' aeron frapos -- glora sonoril' -- la in' loganta ĉiujn diojn al renkonto pli dolĉos ol miel', brulante per volonto, kaj sendos saĝon de sopir', de ĝem' kaj tril'. De vi danc-laca, dum mi dormi jam deziros, du merlojn mi al ludo vokos per suflor'. Mi gestos al la in'. Karul'! ŝi lule diros. Kaj kiel blanknubet' somera ŝi foriros pnr resti, post vekiĝ', en bela rememor'. |