Enkomputiligis Don HARLOW

Junio

de Jaroslav SEIFERT (1901- )

elĉeĥigis Rud. HROMADA

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, p. 59


Somera, varma posttagmezo,
ondoj moviĝas sen ripozo,
tuŝas la bordon, for sin ĵetas.
Dormas knabino? aŭ ridetas
unuokule al pasontoj?

Ne scias mi. Sed super ondoj
libeloj du sin interplektis.

Kial ŝi tiam min neglektis?

La brovojn fermis ŝi duone
kaj eble pensis revo-drone:
li pasas, pensas: ĉu alveni?
kaj ne kuraĝas kison preni.