Enkomputiligis Don HARLOW

Kolekto de poŝtmarkoj

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 69-74


"Tio do estas nepra vero", diris la maljuna sinjoro Karas. "Se la homo trafosus sian pasintecon, li trovus, ke estas en ĝi sufiĉe da materialo por vivoj tute aliaj. Foje ... aŭ erare, aŭ pro inklino ... li elektis nur unun el ili kaj tutvivas ĝin ĝisfine; ekstreme malbona fakto tamen estas, ke la aliaj vivoj, la eventualaj, ne estas tute mortaj. Kaj iam okazas, ke oni sentas en ili doloron kvazaŭ en amputita kruro."

Kiam mi estis proksimume dekjara knabo, mi komencis kolekti poŝtmarkojn; al la patro tio malplaĉis, li opiniis, ke mi pro tio neglektos la lernejdevojn, sed mi havis kamaradon, Aloĉjon Cepelka, kaj kune kun tiu mi fordonis min al la filatelista pasio. Tiu Aloĉjo estis filo de gurdisto, bubo hirthara kaj lentughava, ĉirkaŭŝirita kiel pasero, kaj mi amis lin, kiel nur infanoj scias ami sian kamaradon Nu, mi estas maljuna homo; mi havis edzinon kaj infanojn, sed kredu al mi, ke neniu homa sento estas tiel bela kiel la amikeco. Tiun tamen la homo kapablas havi sole dum li estas juna; poste li, por tiel diri, krustiĝas kaj iĝas egoisto. Amikeco elfontas ja ekskluzive el entuziasmo kaj admiro, el superabundo da vivo, el multeco kaj troo da sento; oni havas tiom da ĝi, ke oni devas al iu ĝin donaci. Mia patro estis notario, la matadoro de la lokaj eminentuloj, ege digna kaj rigora sinjoro; kaj mi en mian koron enmetis Aloĉjon, kies patro estis drinkema gurdisto kaj kies patrino estis lackonsumita lavistino, kaj mi tiun Aloĉjon estimis kaj adoris, ĉar li estis pli lerta ol mi, ĉar li estis memstara kaj kuraĝa kiel rato kaj ĉar li havis sur la nazo lentugojn kaj ĉar li ĵetadis ŝtonojn per la maldekstra mano -- mi eĉ ne scias plu, kiujn ceterajn el liaj ecoj mi tiom amis; certe tamen tio estis la plej granda amo en mia vivo.

Tiu Alĉojo do estis mia konfidenculo, kiam mi komencis kolekti poŝtmarkojn. Iu el vi diris, ke sole viroj havas komprenon pri kolektoj; li pravas; mi opinias, ke tio estas postrestaĵo aŭ instinkto el tiu epoko, kiam ĉiu viro kutimis kolekti la kapojn de siaj malamikoj, rabitajn armilojn, ursofelojn, cervokornojn kaj entute ĉion, kion li povis rabakiri. Sed kolekto da poŝtmarkoj, tio ne estas nur posedaĵo, tio estas eterna aventuro; oni kvazaŭ tremante tuŝas pecon de tiu malproksima lando, ekzemple Bhopalo, Bolivio aŭ Kabo de Bona Espero; oni simple havas kun la ekzotaj landoj kvazaŭ personan kaj intiman kontakton. En la kolektado de poŝtmarkoj estas do ia elemento de vojaĝado kaj marveturado kaj entute de la vira mondventuremo. Io laŭ la maniero de la krucaj militiroj.

Kiel mi jam diris, al mia patro tio malplaĉis; la patroj ordinare ne estas kontentaj, se iliaj filoj faras ion alian ol ili mem; mi, sinjoroj, traktis miajn filojn ankaŭ same. La patreco ĝenerale estas sento kvazaŭ miksita; enestas en ĝi granda amo, sed ankaŭ la antaŭjuĝo, malfido, malamikeco, aŭ kiel mi tion esprimu; ju pli multe iu siajn infanojn amas, des pli multe el tiu alia sento estas en li. Mi devis do kun mia poŝtmark-kolekto min kaŝi en la subtegmento, por ke mia patro ne trafu min. En la subtegmento staris malnova ŝrankokesto, tielnomata farunujo, kaj en tiun ni enrampis kiel du musoj kaj unu al la alia montris la poŝtmarkojn: Rigardu, jen Nederlando, jen Egiptio, jen Sverige, alinome Svedio. Kaj ke ni kun tiuj trezoroj devis nin kaŝi, tio estis afero preskaŭ same ĉarma kiel peko. Kiel mi la poŝtmarkojn al mi havigadis, tio estis alia aventuro; mi vizitis konatajn kaj nekonatajn familiojn, petegante, ke ili permesu al mi malglui la markojn de sur malnovaj leteroj. Kelkloke oni havis en subtegmento aŭ en skribotablo tirkestojn plenajn de malnovaj paperoj; tio estis miaj plej feliĉaj horoj, kiam mi, sidante surplanke, estis trafosanta amasojn da polvokovritaj paperaĉoj kaj serĉanta poŝtmarkon, kian mi ĝis tiam ne posedis -- duplikatojn mi azeno ja ne kolektis; kaj se okazis, ke mi trovis malnovan Lombardion aŭ mi-ne-scias-kiun el la germanaj ŝtatetoj aŭ civitoj, mi sentis ĝojon preskaŭ turmentan -- ĉiu ega feliĉo ja kaŭzas ian dolĉan doleron. Kaj dume ekstere atendis min Aloĉjo, kaj post kiam mi fine eliris, mi flustris tuj en la pordo; Aloĉjo, Aloĉjo, mi trovis tie unu Hanovron! -- Ĉu vi havas ĝin? - Jes! -- Kaj ni jam kuregis kun la kaptaĵo hejmen, en nian farunujon.

En nia urbeto estis teksfabrikoj kaj diversaj fuŝmanufakturoj de juto, kalikoto, katuno kaj kotonaĵoj; tiuspecajn varaĉojn oni nome produktas ĉe ni speciale por la koloraj rasoj de la tuta terglobo. Tie oni do permesis al mi serĉi poŝtmarkojn en paperkorboj; tio estis mia plej riĉa ĉasejo; tie oni povis trovi Siamon kaj Sud-Afrikon, Ĉinion, Liberion, Afganion, Borneon, Brazilon, Nov-Zelandon, Hindion, Kongon -- mi ne scias, ĉu jam la nuraj nomoj sonas por vi tiom mistere kaj kvazaŭ sopirige. Dio mia, kia plezuro, kia kolosa plezuro estis trovi ekzemple markon el la Markolaj Kolonioj -- Aŭ Koreon! Nepalon! Novan Gvineon! Sieraleonon! Madagaskaron! Ha, tian ekstaziĝon kapablas kompreni nur ĉasisto aŭ trezorserĉisto aŭ arkeologo entreprenanta fosesplorojn. Serĉi kaj trovi, jen la plej alta streĉeco kaj kontentiĝo, kian povas la vivo al homo liveri. Ĉiu homo devus ion serĉi; se ne poŝtmarkojn, do la veron, aŭ oran filikon, aŭ almenaŭ ŝtonajn sagojn kaj tomburnojn.

Tio do estis la plej belaj jaroj de mia vivo, la amikeco kun Aloĉjo kaj la filatelado. Poste mi malsaniĝis je skarlatino, kaj Aloĉjon oni ne lasis veni al mi, kvankam li staradis en nia koridoro kaj fajfis, por ke mi aŭdu lin.

Foje, ĉar oni forgesis min atenti aŭ ial -- unuvorte, mi forkuris el la lito, kaj huŝ! mi rapidis en la subtegmenton por rigardi miajn poŝtmarkojn. Mi estis tiom senfortiĝinta, ke mi apenaŭ levis la fermilon de la kesto. Sed la kesto estis malplena; la skatolo kun la poŝtmarkoj estis for.

Miajn doloron kaj teruriĝon mi ne kapablas al vi priskribi. Mi opinias, ke mi staris tie kvazaŭ ŝtonigita kaj eĉ plori ne povis, tiel gorĝopremata mi sentis min. Unue estis terure, ke miaj poŝtmarkoj, mia plej granda plezuro, estas for; sed ankoraŭ pli terure estis, ke certe ilin forŝtelis Aloĉjo, mia unusola amiko, dum mi malsanis. Jen kia konsterniĝo, seniluziiĝo, malespero, kordoloro -- ha, estas mireginde, kion povas tia infano travivi. Kiel mi el la subtegmento eliĝis, tion mi ne plu scias; sed poste mi denove akute febris kaj en pli klaraj momentoj malespere meditis. Nek al la patro nek al la onklino mi diris tion -- la panjon mi jam ne havis; mi sciis, ke ili tute ne komprenas min, kaj per tio mi iel fremdiĝis al ili; de tiam mi ne plu havis al ili proksiman kaj infanan rilaton. La perfido de Aloĉjo, tio estis por mi bato preskaŭ mortiga; ĝi estis mia unua kaj plej granda prihoma seniluziiĝo. Almozulo, mi diris al mi, Aloĉjo estas almozulo, kaj tial li ŝtelas; jen kion mi havas de tio, ke mi kamaradis kun almozulo. Kaj ĉi tio obstinigis min; de tiam mi komencis diferencigi la homojn -- mi perdis la staton de socia virgeco; sed tiutempe mi ankoraŭ ne sciis, kiel profunde min skuis la afero kaj kiom en mi ruiniĝis.

Resaniĝinte el la febroj, mi resaniĝis ankaŭ el la doloro pri la perdo de la poŝtmarkkolekto. Pikon en la koro mi nur ankoraŭ eksentis vidante, ke Aloĉjo intertempe akiris novajn kamaradojn; sed kiam li al mi alkuris, iom embarasita post la tiel longa paŭzo, mi diris al li seke kaj maturule: "For de mi! Mi kun vi ne parolas." Aloĉjo ruĝiĝis kaj post momento diris: "Ankaŭ bone." Kaj de tiam li min tiel obstine kaj proletece malamis.

Tio do estis la okazaĵo, kiu influis mian tutan vivon, mian vivoselekton, kiel dirus jen sinjoro Paulus. Por tiel diri, mia mondo estis profanita; mi perdis la konfidon al la homoj; mi eklernis malami kaj malestimi. Neniam plu mi havis kamaradon; kaj maturiĝinte mi eĉ komencis fieri pro tio, ke mi estas sola, ke mi neniun bezonas nek volas iun pardoni. Poste mi trovis, ke neniu min amas; ĉi tion mi interpretis al mi tiasence, ke mi mem malŝatas la amon kaj tute ignoras ĉian sentimentalecon. Kaj ĉi-maniere mi fariĝis homo fiera kaj ambicia, sinzorgema, pedanta kaj entute korekta; mi severe kaj malmilde traktis miajn subulojn: mi edziĝis sen amo, la infanojn mi edukis al disciplino kaj timo, kaj per miaj diligento kaj konscienceco mi akiris nemalmultajn meritojn. Tio estis mia vivo, mia tuta vivo; mi rigardis nenion krom tio, kio estas mia devo. Post kiam mi finos mian vivon, eĉ en gazetoj oni legos, kiel multmerita kaj modelkaraktera laborulo mi estis. Sed se oni scius, kiom da soleco, malkonfidemo kaj obstino en tio enestas ...

Antaŭ tri jaroj mortis mia edzino. Mi tion konfesis nek al mi mem nek al aliaj, sed mi sentis min terure malgaja; kaj pro tia melankolio mi elserĉis diversajn familiajn memoraĵojn, kiuj postrestis de la patro kaj patrino: fotografaĵojn, leterojn, miajn malnovajn lernejkajerojn -- mi eĉ sentis sufokpremon en la gorĝo, vidante, kiel zorgeme mia severa paĉjo ilin konservis kaj kaŝis; mi opinias, ke li tamen amis min. En la subtegmento estis ŝranko plena de tiaj objektoj; kaj sur la fundo de unu tirkesto estis skatolo sigelita per la sigeloj de mia patro; malferminte ĝin, mi trovis en ĝi la poŝtmarkkolekton, kiun mi faris antaŭ kvindek jaroj.

Mi volas al vi nenion malkonfesi: el miaj okuloj eltorentis larmoj, kaj la skatolon mi portis en la ĉambron kiel trezoron. Ĉi tiel do statis la afero, tuj mi tion ekkomprenis; kiam mi tiame estis malsana, iu trovis la kolekton kaj la patro ĝin konfiskis, por ke mi pro ĝi ne neglektu la lernadon! Li estus devinta ne fari tion: tamen ankaŭ en tio speguliĝis lia siaspeca severa zorgo kaj amo; mi ne scias kial, mi komencis subite bedaŭri same lin kiel min mem --

Kaj poste mi ekrememoris: Aloĉjo do ne ŝtelis de mi la poŝtmarkojn! Dio mia, kiel maljuste mi agis kontraŭ li! -- Mi denove imagis la lentughavan kaj ĉirkaŭŝiritan stratbubon -- dio scias, kio el li fariĝis kaj ĉu li ankoraŭ vivas! Ho, kiom ĝene kaj hontige estis por mi ĉion ĉi revoki en mian memoron! Pro la sola falsa suspekto mi perdis mian unusolan kamaradon; pro ĝi mi perdis mian infanecon. Pro ĝi mi komencis malŝati la malriĉan aĉularon; pro ĝi mi kondutis arogante; pro ĝi mia koro al neniu plu alligiĝis. Pro ĝi mi dum la tuta vivo ne povis rigardi poŝtmarkon sen antipatio kaj abomeno. Pro ĝi mi neniam skribis al mia fianĉino kaj edzino kaj maskis tion per la preteksto, ke mi superstaras elmontradon de sentoj; kaj mia edzino suferis de tio. Pro ĝi mi estis tiel malmilda kaj izolita. Pro ĝi, nur pro ĝi mi atingis tian karieron kaj plenumis tiel modele miajn devojn.

Mi denove vidis mian tutan vivon; ĝi subite ŝajnis al mi dezerta kaj sensenca. Venis al mi la ideo, ke mi povis ja vivi tute alie. Se tio ne estus okazinta -- enestis en mi tiom da entuziasmo kaj aventuremo, amo, kavalireco, revado kaj konfido, aferoj strangaj kaj senbridaj -- ho dio, mi povis ja fariĝi io ajn alia, vojaĝisto, aŭ aktoro, aŭ soldato! Mi estus ja povinta ami la homojn, drinki kun ili, kompreni ilin, mi ne scias kion, ĉion! Mi havis impreson, kvazaŭ en mi degelus ia glacio. Mi pririgardis la poŝtmarkojn laŭvice: estis tie ĉiuj, Lombardio, Kubo, Siamo, Hanovro, Nikaragvo, Filipinoj, ĉiuj landoj, kiujn mi tiutempe volis viziti kaj kiujn mi nun jam ne vidos. Sur ĉiu poŝtmarko estis peco de io, kio povis okazi, kaj kio ne okazis. Mi sidis super ili dum tuta nokto kaj juĝis mian vivon. Mi vidis, ke ĝi estis ia vivo fremda, artefarita kaj nepersona, kaj ke mia efektiva vivo tute ne efektiviĝis." -- Sinjoro Karas svingis la manon. -- "Kiam mi pripensas, pri ĉio, kio povis esti kaj kiel maljuste mi kontraŭ tiu Aloĉjo agis ..."

La pastro Voves, aŭskultante ĉi tiun parolon, estis tre afliktita kaj malgaja; li verŝajne rememoris ion el sia propra vivo. "Sinjoro Karas", li diris sentimentale, "ne pensu pri tio; jen vana afero, ne plu rebonigebla, oni ne povas ja rekomenci --"

"Oni ne povas", ekĝemis sinjoro Karas kaj iomete ruĝiĝis. "Tamen almenaŭ -- almenaŭ tiun kolekton mi komencis fari al mi denove!"