Enkomputiligis Don HARLOW

Amiko, ne edziĝu havante saĝon...

de Menandros

elhelenigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, p. 53


Amiko, ne edziĝu havante saĝon!
Neniel ŝanĝu la uivon! Vidu, mi estas
mem edzo, mi tial avertas vin edziĝi.
-- Sed jam decidite, jam ĵetita la kubo.
-- Nu, bonan ŝancon! Helpu ĉielo! Ja vere
al mar' vi veturas plena de danĝeregoj,
ĉar sur la Libia maro aŭ la Egea
trt ŝipoj evitas el tridek la pereon,
sed el l' edziĝ' saviĝi neniu povas.