Enkomputiligis Don HARLOW |
A.: Funebron teni por la frat' ne povas esti honte. K.: Ĉu, kiu kontraŭstaris lin, ne estis same frato? A.: Jes, mia frato laŭ la sang', sampatra, sampatrina. K.: Kial vi estas kontraŭ li do nun senpietata? A.: Pri tio la mortinto mem ne povus min akuzi. K.: Sed se vi same pri l' bonul' kaj pri l' kulpul' funebras? A.: Sed mia frato la mortint' ja estis, kaj ne sklavo! K.: Patrujon ŝirmis tiu ĉi detrui venis tiu! A.: La mort' por ĉiuj metas jam la tute samajn leĝojn. K.: Ĉu tiel same trakti do bonulon kaj krimulon? A.: Sed kiu scias, ĉu li ne pruviĝos pura, transe? K.: La malamik' ne estos plu amiko eĉ postmorte. A.: Ne por malamo, sed por am' mi estas naskiĝinta. K.: Nu, iru nur post ilin do kaj amu ilin sube, ja, dum mi vivas, tie ĉi virino ne komandos! |