Enkomputiligis Don HARLOW |
Laŭ Epiĥarmos dioj povas esti nomataj la Vento, Akvo, Tero, Fajro, Suno kaj Astroj, Sed laŭ prijuĝo mia utilaj dioj estas por ni Arĝento kaj Oro nure, nenio kroma. Altaron faru por ili en la hejmsanktejo, kaj ilin adoru -- haviĝos ĉio dezirata: dom', kampo, servistaro fidela, vaz' arĝenta, ordonon vian obee la dioj mem atentos. |