Enkomputiligis Don HARLOW

Estas multo mirinda, sed...

de Sofoklo

elhelenigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, p. 52


Estas multo mirinda, sed
nenio ja ol la hom' pli mirindas,
ĉar li tra la maro
grizbukla navigas
en ŝtormo de sudo
sur ondoj abismaj,
kaj Gean mem ne cedantan al altaj dioj,
ŝin la neelĉerpeblan, eternan,
jar-al-jare per sia soko ŝanceliĝanta,
ĉevale tirata, molestas.

El gento facila de birdoj
predon por si akiras,
sovaĝan bestopopolon,
el maro salakva la rasojn
per sterno de retoj kaptas
la homo sagaca. Ruze la bestojn
de valo kaj altoj al si subigis,
al la ĉevalo de kolo harara,
al la taŭro tenaca de montoj
la jugon nuke li metis.

Kaj la parolon kaj la penson
kun vento rivalan kaj la leĝaron
li lernas, urbregulantan.
Sur rok' neloĝebla veteron
de frosto, de pluv' suferiga
li lertas eviti, kaj senhelpa ne restas
pri ajno futura, nur de la marto
li fuĝi ne povas, sed por
malsano fatala li kreas
kuracorimedon ...