![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Indulgu la etulojn, majstro lerneja, ke aŭdi vin tumulte venu bukluloj kaj ĉe la fajna tablo laŭdu vin ĥoro, kaj ke nek matematon nek stenografon pli granda rondo, ol vin krone, ĉirkaŭu. De flam' Leona blanke ardas jam tagoj, julio fajra brule bakas grenfalĉon, la skurĝo el rimenoj hidaj plektita, de kia Marsyas suferis la draŝon, kaj ankaŭ l' vergo, trista pedagog-sceptro, ripozu dorme ĝis la mez' de oktobro. Somere knaboj, se nur sanaj, jam doktas. |