Enkomputiligis Don HARLOW

Ej, diru, kion povus fari virino saĝan... (el Lysistrata)

de Aristofano

elhelenigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, p. 55


Kalonika:
Ej, diru, kion povus fari virino saĝan
aŭ gloran, kiu sola sidas ormamiĝinte
per floroj, en veluro, kun farbita vizaĝo,
portante kimbran robon, sur la piedoj ŝuojn?

Lysistrata:
Jen estas ĝuste, kio la savon al ni donos:
la flava luksa robo, la ŝuoj kaj la ŝminko,
la bonodora ŝmiro kaj diafanaj vestoj ...

Kalonika:
Sed kiel do?

Lysistrata:
                Tiele, ke viro kontraŭ viro
neniam plu ekkaptos per la pugno la lancon ...