Enkomputiligis
Don HARLOW
Pli malfeliĉa ol olda amanto estas...
de Menandros
elhelenigis K. KALOCSAY
Unue aperis en
la nica literatura revuo
n-ro 5/2, p. 53
Pli malfeliĉa ol olda amanto estas
neniu, se nur ne olda amant' alia,
ĉar la fatalo plej malbona ja estas
deziri volupton jam de la aĝ' rifuzatan.