Enkomputiligis Don HARLOW

He, zorgu, ke mia ŝildo posedu pli da brilo... (el Superglora soldato)

de Plaŭto

elhelenigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 54-55


-- He, zorgu, ke mia ŝildo posedu pli da brilo,
ol eĉ la radioj de la suno plej ŝvitiganta,
kaj se ĝin en la batalo korpo-ĉe-korpa mi uzos,
estingu ĝi lume la okullumon de l' malamikoj!
Kaj ankaŭ vin konsoli mi volas, ho mia glavo,
ne plendu, nek al vi l' animon kaptu malespero,
ĉar, kompatinda, vi longe ferias jam ĉe mi,
dum ja farĉaĵon fari vi volus el malamikoj...