Enkomputiligis Don HARLOW

Mozaiko

de Victor SADLER

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, p. 65


marton mi mozaikis vorte
por ke ĝi floru
ĉe fratino
fora

mi faris orajn arbojn sur lazura muro
araneis ametistajn retojn
teksis kuprostrie
urtikojn

sed kiam titole mi volis meti
super ambro kaj hiacinto
neĝon aŭ kolombon
kalkan

plumoj ekflagris kiel flokoj
mozaikoj kalejdoskopis
vortoj saltis en
aprilon