Enkomputiligis Don HARLOW

Poemoj en prozo

de Logan Pearsall SMITH

elangligis G. WARINGHIEN

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 79-80


Hontigo

"Laŭ mia opinio ..." mi komencis, sed neniu aŭskultis. Ĉe la sekvanta eksilento: "Mi ĉiam diras ..." mi rimarkigis, sed denove la konversacio relaŭtiĝis. Iu rakontis anekdoton. Kiam la ridoj finiĝis: "Mi ofte pensas ..." sed ĉirkaŭrigardante la tablon, mi povis kapti neniun amikan, neniun atentan okulon. Hontiga sento, sed pli hontiga ankoraŭ la penso, ke Sofoklo aŭ Goethe estus ĉiam komandintaj la atenton, kies malhavo neniel estus ĝeninta Spinozon aŭ Abrahaman Lincoln.

Seĝoj

En la stratoj de Londono estas pordoj, ĉe kiuj mi sonorigas (mi vidas min sonorigi ĉe ili); en iaj domoj estas seĝoj tegitaj per indieno aŭ kretono, en kiuj mi sidiĝas kaj parolas pri la vivo, klarigante ofte, post la teo, mian opinion pri ĝi.

Miskompreno

La homoj ofte ŝajnas preni min por iu alia; ili parolas al mi, kvazaŭ mi estus persono de solidaj opinioj kaj neŝanĝeblaj konvinkoj. "Kion vi pensas pri Demokratio?" ili demandas. "Ĉu vi favoras la Tunelon sub la Manika Kanalo?" "Ĉu vi kredas postmortan Vivon?"

Mi alprenas pensopezan sintenon, kaj helpe de seriozaj mienoj kaj evitemaj respondoj, mi kaŝas -- aŭ almenaŭ mi esperas kaŝi -- mian hontigan sekreton.

Voĉoj

"Vi tro fumas!" flustras mallaŭte la subtila voĉo de Konscienco.

"Vi estas malsukceso, neniu vin amas" plu grumblas Mem-malestimo.

"Por kio utilas ĉio tio?" vespiras Seniluziiĝo, velkiga kiel blovo el Saharo.

Mi ne povas diri al vi, kiom tiuj voĉoj min tedas; sed mi povus aŭskulti tutan tagon kun profunda atento ĉi tiun komplezan Jezuiton, kiu en mia sino senlace persistas demonstri, kiamaniere ĉiuj miaj agoj kaj deziroj kaj inklinoj estas en plej miriga harmonio kun la postuloj de la Morala Leĝo.

Sub pluvombrelo

Sub la tegmento de mia ombrelo, mi vidis la tralavitan pavimon forpasi sub miaj piedoj, la afiŝojn nigre makulitajn ĉe la krucvojoj, la spurojn de la busoj en la likva koto. Kaj plu mi iradis tra ĉi tiu morne malseka mondo. Kaj tra kiom longaj perspektivoj da jaroj devos mi ankoraŭ rapidi en la malsekaj stratoj -- mezaĝa kaj baldaŭ, eble, tre maljuna? Kaj al kiaj celoj?

Metante tiujn demandojn al mi mem, mi svenas el via vido, Leganto, en la malproksimon, klinante mian ombrelon kontraŭ la vento.