Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Almanaketo

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/2, paĝoj 74-75


Literatura aldono al "Esperanto en Slovakio" 1957-58. 68 p. hektografita.

En la antaŭparolo la kompilinto "jam anticipe rifuzas la eventualajn riproĉojn, ke la kolekteto estas mankohava laŭ iuj vidpunktoj". Ne recenzinte libron de jam pli ol 20 jaroj, la averto (kiel tiu pri la "perfekta" Esperanto en la revuo de UEA) tuj min inklinis al bonhumoro.

Kvaronon de la broŝuro okupas tradukoj el la slovaka, kaj la pordon de la simpatio jam apertis duklape la romantika idilio de J. Holly, "Elvokado de l' printempo", kiun M. Lukaŝ tiel freŝe redonis per girlando de senrimaj heksametroj.

J.V. Dolinsky, P. Rosa, ambaŭ jam konataj el la "Ĉeĥoslovaka Antologio" kaj S. Seemann peris bonajn kontribuojn, el kiuj mi plej ĝuis fragmenton de la historia romano "Adam Ŝangala" de Nadaŝi.

Ĉe la originalaĵoj, eble malmulte mankas al Dolinsky por ke li fariĝu elstara elegia poeto. En du rakontoj, M. Banka sugestas la trankvilan, iom eksmondan ĉarmon de la epoko 1900.

Plej atentindas la meritplenaj provoj de du "novaj homoj", kiuj, sub la pseŭdonimoj Gnafalio kaj M. Raven, montras veran talenton: la unua en "La Tragedio de l' pomo", 350-versa, kie verve rolas Lucifero, Adamo kaj ties neevitebla edzino; la dua en la 17-paĝa fragmento de "Reĝo de Petra" historia teatraĵo pri batalo inter la nabatanoj kaj la grekoj en la lando de Edomo (300 jaroj a.K.), verkita en fluaj virvoĉaj versoj kapablaj veki draman senton kaj spicitaj de lerte dozita erotiko. Gnafalio ankaŭ flegme humuras en 2 skizoj pri la kiso kaj la poezia kreado. Ambaŭ poetoj meritas vastan diskonigon.

La tri pecoj de Tvarozek apartenas al la facila, senpretenda literaturo, tre konvena por komencantoj. La konkludon de liaj "Rememoroj de amatora teatristo" mi volonte citas: "Do se vi iam vidos bonan amatoran prezentadon, ne forgesu, kiom da amo al la afero estis necesa por ĝin efektivigi, kaj ne avaru pri via aplaŭdo". Ni ne forgesas, samideano, kaj aplaŭdas al ĉiu laŭmerite.

La neologismoj (se ne temas pri tajperaroj!) "blazo, despekto, gurmando, inflikis, ripostis" bezonus klarigojn. Al la formoj "Sfingo" kaj "Ojdipus" mi preferus Sfinkso kaj Edipo jam proponitajn en 1932 de Kalocsay kaj Waringhien.